Rohovce, hungare Nagyszarva estas vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda. La slovaka historia nomo estis Veľká Sarva.

Situo redakti

la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Komárno-Bratislavo. La plej proksima urbo estas Dunajská Streda 15 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1250 en formo Zerva. En la 15-a jarcento familio Sárkány (ŝArkAnj) konstruis fortikaĵon, kie poste tranoktiĝis Ludoviko la 2-a en 1521. La nova posedanto Illésházy trakonstruis ĝin renesanca kastelo. Familio Pongrácz faris ĝin klasikisma en la 19-a jarcento. Li faris ankaŭ elitan bienon apud la vilaĝo. Tiutempe la vilaĝo havis 2 partojn: Granda Szarva (sarva) kaj Malgranda Szarva.

En 1910 loĝis en la vilaĝo 448 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Somorja, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1037 da homoj (909 hungaroj kaj 120 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti