La Ruĝa paserelo, aŭ Ruĝvosta emberizo, estas la kolektiva nomo por la plej brilkolora taksono en la genro Passerella de Amerikaj paseroj, nome la grupo Passerella iliaca iliaca.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝa paserelo
Ruĝa paserelo
Ruĝa paserelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Passerella
Specio: P. iliaca iliaca
Passerella iliaca iliaca
Konserva statuso
NE
Ruĝa por la Ruĝa paserelo, Verda por la Ardezkolora paserelo, Blua por la Malhela paserelo kaj Flava por la Dikbeka paserelo
Ruĝa por la Ruĝa paserelo, Verda por la Ardezkolora paserelo, Blua por la Malhela paserelo kaj Flava por la Dikbeka paserelo
Ruĝa por la Ruĝa paserelo, Verda por la Ardezkolora paserelo, Blua por la Malhela paserelo kaj Flava por la Dikbeka paserelo
vdr

Taksonomio redakti

Atendante pli ampleksan akcepton de la specistatuso, la Ruĝa paserelo estas nune klasita kiel "subspecia grupo"[1] ene de la Paserelo.

Oni supozas separatan evoluan stirpon pro morfologia distingeco[2], kaj tion konfirmis analizo de DNA kaj de informo pri haplotipoj.[3],[4] Tiu grupo ŝajne estas pli proksime rilata al la Ardezkolora paserelo[5], sed ili kune ŝajne reprezentas la plej bazan diverĝon de la klado de la Pasereloj[6].

Aspekto redakti

 
Port Rexton, Novlando

La Ruĝa paserelo estas granda pasero 15–19 cm longa, kun enverguro de 27 cm kaj averaĝa pezo de 32 g.[7][8] La kapo estas griza kun ruĝecbrunaj krono, traokula kaj orelkovriloj; estas hela okulringo. Gorĝo estas blanka kun ruĝeca strio en ĉiu flanko. La suba makzelo estas flava dum la supra transiras el flava al nigraj pinto kaj supra bordo. La brusto havas tre markatan ruĝecbrunan striecon super blanka fono kun svaga centra punkto. La strieco pluas suben al flankoj sed la ventro estas ĝenerale blanka. La kombino de distinga ruĝeca kaj griza strieco en dorso kun griza pufo estas distingila. Ambaŭ seksoj estas morfologie similaj. La vosto estas pli hele ruĝecbruna dum flugiloj estas pli malhelaj. La kruroj estas rozkolorecaj.

Voĉo redakti

Ties voĉo estis priskribita kiel "laŭta fraposono kiel de Bruna toksostomo"[9].

Kutimaro redakti

Reproduktado redakti

Ruĝaj pasereloj reproduktiĝas en ampleksa sono kiu etendas ĉefe tra tajgo, el Novlando al norda Alasko. Ties preferata reprodukta habitato estas densaj arbustaroj de salikoj kaj alnoj same kiel marĉoj de piceo kaj abio.

Ruĝaj pasereloj povas nestumi surgrunde, aŭ en arbustoj kaj arboj. Ili tipe nestumas malpli da 2 m supergrunde.[10] Ovaro konsistas el 3-5 palbluaj al palverdecaj ovoj kiuj estas dense punktecaj je bruna.[11] Kovado daŭras inter 12 kaj 14 tagoj.[11] La ovoj estas ĉefe kovataj de la ino [11] kvankam ambaŭ seksoj manĝigas la idojn. Junuloj estas bezonuloj kaj elnestiĝo okazas post 9 al 11 tagoj.[10]

Vintro kaj migrado redakti

Ili vintrumas en moderklimata kaj subtropika Nordameriko; en norda Usono kaj suda Kanado il ofte nur haltas dum migrado pli suden. La printempa migrado komencas ĉirkaŭ februaro, kaj komence de majo preskaŭ ĉiuj birdoj jam estas revenintaj al la reproduktaj teritorioj. Aŭtune ili ekmoviĝas suden ĉirkaŭ komence de oktobro, kaj ĉirkaŭ meza novembro, nur la lastaj soluloj ankoraŭ restas norde.[12].

Teritorioj kaj geografia variado redakti

Geografia variado en la komplekso iliaca estas malgranda kompare al individua variado, kaj en morfologio kaj en molekula informo[6]. La okcidenta Jukona ruĝa paserelo (Passerella iliaca zaboria) diferencas el la nomiga subspecio, la Orienta ruĝa paserelo (Passerella iliaca iliaca) nur pro havo de pli griza kapo kaj pli bruna mustaĉa strio averaĝe. La morfologia distingo inter subspecioj ne estas tre markata kaj la birdoj ne estas loĝantaj birdoj la tutan jaron; absoluta certa identigo inter la komplekso de la Ruĝa paserelo estas neniel ebla en naturo[13].

Tamen la populacioj okupas diferencajn teritoriojn, ŝajne kiom ili povas esti distingeblaj, kun nur malgranda zono de koincido. La kontakta zono estas apenaŭ la areo inter la Rivero Nelson kaj malsupra parto de la Rivero Churchill, Manitobo, somere. Vintre la Rivero Misisipo kaj la usonaj subŝtatoj de Alabamo kaj Georgio markas la proksimuman limon inter la teritorioj de la subspecioj. P. i. iliaca loĝas el suda Viskonsino kaj Ontario oriente al Masaĉuseco kaj de tie laŭlonge de la marbordo norden al suda Kanado; la teritorio atingas suden ĝis la Golfo de Meksikio kaj norda Florido, dum P. i. zaboria loĝas el sudorienta Minesoto al la Grandaj Ebenaĵoj, suden al Teksaso kaj orienten al la zono de koincido menciata supre.[14]

Notoj redakti

  1. Ne difina ĉe la ICZN
  2. Swarth (1920)
  3. Zink, Robert M. (1994). “The Geography of Mitochondrial DNA Variation, Population Structure, hybridization, and Species Limits in the Fox Sparrow (Passerella iliaca)”, Evolution 48 (1), p. 96–111. doi:10.2307/2410006. 
  4. Zink, Robert M.; Kessen, A.E. (1999). “Species Limits in the Fox Sparrow”, Birding 31, p. 508–517. 
  5. Zink & Weckstein (2003)
  6. 6,0 6,1 Zink (1994)
  7. Kilgore, S. Passerella iliaca. Animal Diversity Web. University of Michigan Museum of Zoology (2002). Alirita 2008-04-15.
  8. Sibley, David A.. (2000) National Audubon Society The Sibley Field Guide to Birds. Nov-Jorko: Alfred A. Knopf, p. 544. ISBN 0-679-45122-6.
  9. Sibley (2000)
  10. 10,0 10,1 Erin Koran, E; Super, P. Passerella iliaca. NatureServe Explorer: An encyclopedia of Life. NatureServe (2008). Alirita 2008-04-22.[rompita ligilo] Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "NatureServe" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  11. 11,0 11,1 11,2 Terres, J. K.. (1980) The Audubon Society encyclopedia of North American Birds. Nov-Jorko: Alfred A. Knopf, p. 343. ISBN 0-394-46651-9.
  12. Henninger (1906), OOS (2004)
  13. Beadle & Rising (2003)
  14. Weckstein et al. (2002)

Referencoj redakti

  • Beadle, David & Rising, Jim D. (2003): Sparrows of the United States and Canada: the photographic guide. Princeton University Press, Princeton. ISBN 0-691-11747-0
  • Henninger, W.F. (1906): A preliminary list of the birds of Seneca County, Ohio. Wilson Bulletin 18(2): 47-60. plena teksto en formato Arkivigite je 2011-06-06 per la retarkivo Wayback Machine DjVu kaj en formato Arkivigite je 2011-06-06 per la retarkivo Wayback Machine PDF
  • Ohio Ornithological Society (OOS) (2004): Annotated Ohio state checklist. Versio de aprilo 2004. plena teksto en formato Arkivigite je 2004-07-18 per la retarkivo Wayback Machine PDF
  • David Allen Sibley (2000): The Sibley Guide to Birds. Alfred A. Knopf, New York. ISBN 0-679-45122-6
  • Swarth H.W. (1920): Revision of the avian genus Passerella with special reference to the distribution and migration of the races in California. University of California Publications in Zoology 21: 75–224.
  • Weckstein, Jason D.; Kroodsma, D.E. & Faucett, R.C. (2002): Fox Sparrow (Passerella iliaca). In: Poole, A. & Gill, F. (eldon.): The Birds of North America 715. Academy of Natural Sciences, Philadelphia, PA & American Ornithologists' Union, Washington, D.C. Reta versio, konsultita 2006-11-27. COI:10.2173/bna.715 (postulas subskribon)
  • Zink, Robert M. & Weckstein, Jason D. (2003): Recent evolutionary history of the Fox Sparrows (Genus: Passerella). Auk 120(2): 522–527. [Artikolo en angla kun hispana resumo] DOI: 10.1642/0004-8038(2003)120[0522:REHOTF]2.0.CO;2 HTML plena teksto (senbilda)