Rudolf Andorka (diplomato)
Rudolf Andorka (diplomato), laŭ la hungarlingve kutima nomordo Andorka Rudolf estis hungara diplomato, oficiro, generalo. Lia familia nomo estis Fleischhacker [flejŝaker] ĝis 1927, lia samnoma patro estis Rudolf Andorka.
Rudolf Andorka (diplomato) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Fleischhacker Rudolf |
Naskiĝo | 8-an de novembro 1891 en Sopron |
Morto | 30-an de marto 1961 (69-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 38-1-53/54 |
Lingvoj | hungara • germana • franca • angla |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Ludovica Military Academy (en) (–1914) |
Familio | |
Infano | Rudolf Andorka |
Okupo | |
Okupo | diplomato militisto |
Rudolf Andorka (diplomato)[1] naskiĝis la 8-an de novembro 1891 en Sopron, li mortis la 30-an de marto 1961 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiRudolf Andorka (diplomato) akiris oficiran diplomon en armea akademio en 1914. Li estis batalanta oficiro dum la 1-a mondmilito, poste dum la Hungara Sovetrespubliko, pli poste li estis ataŝeo dum regado de Miklós Horthy, baldaŭ diplomato, sed inter 1931–1934 li instruis en la akademio. En 1941 li rezignis kaj pensiuliĝis, ĉar li ne konsentis pri la tiama hungara politiko. Dum la nazia erao (1944) Gestapo tuj deportis lin al Koncentrejo Mauthausen-Gusen. En la sekva jaro li liberiĝis jam malsana. Inter 1949-1953 pro falsaj akuzoj li estis en prizono, sed en 1956 li rehabilitiĝis.
Elektitaj kontribuoj
redakti- A madridi követségtől Mauthausenig (taglibro, 1978)
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM40777 hungarlingva datenaro de muzeo