Sándor Szakály
Sándor Szakály [ŝAndor sakAj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szakály Sándor estas hungara historiisto, arkivisto, altlerneja instruisto.
Sándor Szakály | |
---|---|
Sándor Szakály en 2014 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de novembro 1955 (68-jaraĝa) en Törökkoppány |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | historiisto • arkivisto • universitata instruisto |
Sándor Szakály[1][2] naskiĝis la 23-an de novembro 1955 en Törökkoppány.
Biografio redakti
Sándor Szakály maturiĝis en gimnazio en Kaposvár en 1974, poste li akiris historiistan-arkivistan diplomon (MSc) en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1980, post 2 jaroj li doktoriĝis (Ph.D.). Inter 1980-2000 li laboris en milithistoria instituto, laste li estis institutestro, inter 2001-2004 li havis altan postenon en televido, poste li laboris en arkivoj 2 jarojn. Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1990, li doktoriĝis (DSc) en 2006 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, lia habilitiĝo okazis same en 2006. Ekde 2007 li instruis en pluraj universitatoj, plej longe en Kalvinana Universitato Gáspár Károli, krome ekde 2014 li estis institutestro kaj arkivestro. Li ricevis premiojn inter 1993-2022.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Magyar tábori csendőrség 1938-1944 (disertaĵo, 1982)
- Testvéri földön a magyar szabadságért (1985)
- Honvédelmi miniszterek 1848–1994 (kunaŭtoro, 1994)
- Katonákról, történelemről, önmagunkról I.-III. (2003-2005)
- Akik a magyar királyi csendőrséget 1919 és 1945 között vezették (2013, 2014)
- Talpra állás Trianon után – interjúk, esszék, tanulmányok (2021, 2022)
Prezentisto en filmoj (elekto) redakti
- Nagy Imre első kormánya (2003)
- Nagy Imre (2004)
- kádár.kom 6.0 (spertulo, 2017)
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://www.imdb.com/name/nm9317029/ usona filma datenaro
- ↑ https://port.hu/adatlap/szemely/szakaly-sandor/person-174572 hungaraj filmoj