Sándor Vándor
Sándor Vándor [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vándor Sándor estis hungara korusestro, komponisto, dirigento, helpekzercisto, esperantisto. Lia origina familia nomo estis Venetianer.
Sándor Vándor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Venetianer Sándor |
Naskiĝo | 28-an de julio 1901 en Miskolc |
Morto | 14-an de januaro 1945 (43-jaraĝa) en Sopronbánfalva |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 24-1-75 |
Lingvoj | Esperanto • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | komponisto dirigento esperantisto |
Sándor Vándor [1] naskiĝis la 28-an de julio 1901 en Miskolc, li mortis la 14-an de januaro 1945 en Sopron.
Biografio
redaktiSándor Vándor aranĝis revolucian grupon el lernantoj dum la Hungara Sovetrespubliko, tial post falo de la respubliko li estis eksigita el ĉiuj lernejoj. Li lernis en Berlino en 1921, en Lejpcigo inter 1921-1924, poste li laboris en operejoj en Italio 8 jarojn kiel helpekzercisto. Hejmenveninta en Post 1932 li estis dirigento en Sopron, sed li laboris ankaŭ en Budapeŝto kaj Miskolc. En 1936 li komencis dirigenti koruson, kiu nuntempe havas la nomon Koruso Vándor. La koruso ofte prenis muzikaĵojn de Béla Bartók kaj Zoltán Kodály, sed mem Vándor komponis korusajn muzikaĵojn. Li ofte laboris kun Attila József, kies poemojn li profitis en komponadoj. Dum la nazia erao li estis murdita en apudaĵo de Sopron.
Elektitaj komponaĵoj
redakti- opero: Doktor Kiss Álmos (1942)
- ĉambraj muzikoj
- arĉaj kvartetoj
- kantatoj
- komponaĵoj por korusoj (Endre Ady: Felszállott a páva, (1932); Attila József: Tiszta szívvel, (1937); Sándor Petőfi: Feltámadott a tenger, (1941))