Somera Esperanto-Studado 2013 (mallonge SES 2013) estas la 7-a jaro de Somera Esperanto-Studado, kiu okazis ekde la 12-a ĝis la 20-a de julio 2013 en Martin (Slovakio) kaj partoprenis ĝin 230 personoj el 27 landoj.[1] Prepare al tiu aranĝo estis la 28-an de decembro 2012, okaze de la 4-a JES, lanĉita nova retpaĝaro de SES, sendependa de la rekonstruata retejo lernu!.

SES 2013
Simbolo
Nomo Somera Esperanto-Studado 2013
Regiono urbo Martin, Slovakio
Periodo la 12-a – la 20-a de julio 2013
Organizanto E@I
Ekzistas ekde 2007
Celgrupo Lernantoj de Esperanto
Informa retpaĝo Oficiala retejo
vdr
Malfermo de SES 2013

La aranĝon aŭspiciis Dušan Čaplovič, la ministro de edukado de Slovakio, Juraj Blanár, estro de regiono Žilina kaj Andrej Hrnčiar, urbestro de la urbo Martin.[2]

Kadre de la kultura programo koncertis La Perdita Generacio, Asorti, Manŭel, Johannes Mueller, ĴeLe, Jonny M kaj Peter Bažík & S.H.O.P. Aŭspicion super SES 2013 transprenis ministro de edukado de Slovakio Dušan Čaplovič, prezidanto de Regiono Žilina Juraj Blanár kaj urbestro de la urbo Marin Andrej Hrnčiar.[3]

Dum SES 2013 estis unuafoje aĉetebla historie la unua presita lernolibro de planlingvo toki pona toki pona en 76 ilustritaj lecionoj.[4]

Instruistoj redakti

Verda rabato redakti

Viglan diskuton spronis la 19-an de januaro 2013 artikolo pri SES en Libera Folio, kiu atentigis pri la „kruel-imposto“ nove enkonstruita en la kotiztabelon, laŭ kiu ĉiu viandmanĝanto dum SES devos krompagi unu eŭron tage kompare al la vegetaranoj kaj la veganoj. Peter Baláž, ĉeforganizanto de SES, publike defendis la decidon, kiun li iniciatis kaj anticipe por ĝi serĉis aprobon inter kelkaj pliaj kernaj organizantoj de la aranĝo. Kelkaj unuopuloj reage al la anonco deklaris sian intencon pro la novaĵo ĉu rezigni pri sia partopreno, ĉu male aliĝi kaj ĉeesti la aranĝon.[5] Post kelkaj tagoj, la organizantoj decidis ŝanĝi la nomon de „kruel-imposto“ al „verda rabato“.[6] La novaĵo evidente influis la manĝopreferojn de la partoprenintoj, ĉar preskaŭ du trionoj – nekutime alta kvanto – decidis dum la aranĝa semajno manĝi vegetare (57 %) aŭ vegane (9 %).

Ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Nosková, Katarína. SES plena je surprizoj (esperante). La Balta Ondo (2013-08-18). Alirita 2014-03-12.
  2. Somera Esperanto-Studado (SES) 2013 (esperante). E@I (2013-06-11). Arkivita el la originalo je 2014-03-12. Alirita 2015-06-22. “Aŭspicion super SES 2013 transprenis: Dušan Čaplovič - ministro de edukado de Slovakio, Juraj Blanár - prezidanto de la Žilina-a memrega distrikto, kaj Andrej Hrnčiar - urbestro de la urbo Martin.”.
  3. Freŝaj novaĵoj (esperante). Somera Esperanto-Studado (SES) 2013 (2013-06-11). Alirita 2014-03-12.
  4. Someraj eldonaĵoj de E@I (esperante). El Popola Ĉinio (2013-09-30). Alirita 2014-03-12.
  5. Kruelaj viandomanĝantoj pagos pli (esperante). Libera Folio (2013-01-20). Alirita 2014-03-12.
  6. Baláž, Peter. Verda rabato anstataŭ kruel-imposto dum SES (esperante). E@I (2013-01-27). Alirita 2014-03-12.

Eksteraj ligiloj redakti