Jonas Marx

germana esperantisto kaj muzikisto
(Alidirektita el Jonny M)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Jonas Marx, artista nomo Jonny M, (naskiĝinta la 9-an de majo 1990 en Bergisch Gladbach) estas germana esperantisto.

Jonny M
(Jonas Marx)
Naskiĝo 9-an de majo 1990 (1990-05-09) (33-jaraĝa)
en Bergisch Gladbach
Deveno  Germanio
Ĝenroj Regeo
Aktivaj jaroj ekde 2006
Retejo jonny-m.org
Persona informo
Aliaj nomoj Jonny M
Lingvoj Esperantogermanaangla
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantistomuzikisto
TTT
Retejo https://www.jonny-m.org/
vdr

Biografio redakti

De 2006 li sin dediĉas al rep-regea muziko en la germana, kaj de 2009 en Esperanto. En somero 2010 li per detala artikolo en la regiona gazeto kaj per pluraj koncertoj publike prezentiĝis en la regiono de sia hejmurbo Bergisch Gladbach apud Kolonjo kiel kantisto de germanlingva, kontraŭrasisma, junulece verva regeo[1], kaj iom poste en tiu jaro ankaŭ liaj esperantlingvaj verkaĵoj atingis signifan publikan konatecon.[2] Por sia esperantlingva muzikado li elektis la anglecan plumnomon Jonny M [ĜOni EM]. Komence de 2011, Jonny M eldonis Pli ol espero, muzikalbumeton kun 5 titoloj, kiu estis libere elŝutebla en la interreto, kaj aldonis kanton en la albumo Hiphopa Kompilo vol. 2, eldonita per Vinilkosmo. En aprilo 2011 Ĉina Radio Internacia publikigis intervjuon kaj kantoekzemplojn pri lia muzikado,[3] kaj sekvis prezentoj de li en aliaj esperantlingvaj publikaĵoj.

En printempo 2013 la esperanto-muzika eldonejo Vinilkosmo organizis enketon pri la sekve eldoneje publikigindaj muzikalbumoj, en kiu lia muziko atingis la duan rangon.[4] Sekve de tio, post kelkaj koncertoj en la tuta mondo, en julio 2013 en la eldonejo Vinilkosmo aperis lia albumo Regestilo.[5][6] Ĝi estas kolekto de liaj kantoj el la lastaj du jaroj. La albumo estas eldonita de Vinilkosmo kaj en du titoloj Jonny M kantas kun Eterne Rima kaj Tone.

En januaro 2017 li publikigis sian novan albumon Kreaktiva,[7] en kiu estas kunlaboraĵoj kun La Perdita Generacio, Patrik Austin kaj JoMo.

Paralele al la konatigo de sia esperantlingva muzikado, li ankaŭ ekster muzikado pliaktiviĝis en la organizita Esperanto-movado: Ekzemple li respondecis pri la vespera kaj nokta programo de la 71-a Internacia Junulara Kongreso de Esperanto, okazinta komence de aŭgusto 2015 en Wiesbaden.

Premioj redakti

  • En la 1a Internacia Hamburga Kantokonkurso 2015 li gajnis la 1an rangon.
  • Dum la UK 2017 li ricevis honorigon de UEA pri Elstara arta agado.

Diskaro redakti

  • 2010 - Summerjam (germanlingve)
  • 2011 - Pli ol Espero
  • 2013 - Regestilo
  • 2014 - In Natura (germanlingve)
  • 2017 - Kreaktiva
  • 2024 - Petolas

Bibliografio redakti

En Esperanto redakti

  • Lenka Doškářová en kvarpaĝa artikolo sub la rubriko "Intervjuo" organizas intervjuon al Jonas Marx, en kiu li montriĝas tute sincere kaj persone.[8]

Eksteraj ligiloj redakti

Recenzoj redakti

Recenzo pri KD Kreaktiva.
Recenzo pri ret-albumo Foresto.

Referencoj redakti