Salvator-Preĝejo (Nagykapornak)

La Salvator-Preĝejo kun abatejo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Nagykapornak.

Paroĥa Salvator-Preĝejo
Paroĥa Salvator-Preĝejo en Nagykapornak
Paroĥa Salvator-Preĝejo en Nagykapornak
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nagykapornak
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Zala
diocezo Veszprém
dekanujo Zalaszentgrót
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo komence romaniko, poste baroko
Konstruado
Specifo
Longo 30 m
Larĝo 14 m
Alto 13 m (interne la navo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La monaĥejo fondiĝis en nekonata tempo, kelkaj opinias, ke tio okazis en mezo de la 12-a jarcento. La monaĥejo estis signifa en Hungara reĝlando, la konstruaĵo mem estis ankaŭ arĥivo, la kirko havis 3 navojn. Benediktanoj vivis en la monaĥejo. El tiu tempo restis ekzemple fenestro. Antaŭ dominado de turkoj la monaĥejo-preĝejo estis trakonstruita al burgo. La turkoj sieĝis ĝin en 1546, fine okupis kaj detruis ĝin en 1664. Poste nur franciskanoj kaj jezuitoj okupiĝis pri la katolikoj. La preĝejo estis rekonstruita inter 1734 kaj 1779 laŭ baroko, sed restis la ĉefnavo, ambaŭ flankonavoj malaperis. Inter 1720-1725 ĉi tie estis nur filio, la paroĥo refondiĝis en 1735, inter 1911-1950 la jezuitoj servis. En 1862 interna, post 2 jardekoj ekstera renoviĝo okazis. La orgeno ekfunkciis en 1889.

Konstruaĵoj redakti

Kirko redakti

La kirko formas unuon sur pinto de monteto. La fasado estas simetria, flanke po unu turoj altiĝas. 3 niĉoj ornamas la fasadon, en la niĉoj situas statuoj pri Sankta Petro, Sankta Paŭlo kaj Pieta. La aktuala enirejo funkcias ĉe la navo. La absido estas duonronda, ankaŭ sakristio aliĝas al la navo. Interne la murpentraĵoj estis pentritaj en 1800.

Monaĥejo redakti

Ambaŭ aloj de la monaĥejo aliĝas al la preĝejo. La aloj estas parte unuetaĝaj, parte teretaĝaj. Dum la socialismo gemaljunuloj loĝis en la monaĥejo.

 
Kirko kaj parto de abatejo

Fontoj redakti

 
Aerfoto