Malfermi la ĉefan menuon

Samuel LAURENCE (literumita ankaŭ Lawrence; 1812–1884) estis brita pentristo de portretoj.

Samuel Laurence
Samuel laurence.jpg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1812 (1812-01-01)
Morto 1-an de januaro 1884 (1884-01-01) (72-jara)
en Londono
Profesio
Profesio pentristo
Information icon.svg
vdr

Li faris portretojn de britaj gravuloj kiel Thomas Erskine, 1838; Thomas Carlyle, 1841; Sir Frederick Pollock, 1842 kaj 1847; Charles Babbage, 1845; Dro. William Whewell, 1847; James Spedding, 1860; William Hepworth Thompson, mastro de Triunuo, kaj Robert Browning, 1869; Sir Thomas Watson, M.D., 1870; kaj Frederick Denison Maurice, 1871. Li ekspoziciis ankaŭ krajonajn desegnojn de Charles Dickens ('Sketches by Boz'), 1838; John Hullah, 1842; Profesoro Adam Sedgwick, 1845; Frederick Denison Maurice, 1846; George Grote, 1849; Lord Ashburton kaj Bernard Barton, 1850; Sir Henry Taylor, 1852; William Bowman, 1853; Sir Frederick Pollock kaj Lady Pollock, 1863; James Anthony Froude, Rev. Hugh Stowell kaj William Makepeace Thackeray, 1864; Anthony Trollope, 1865; Sir Henry Cole kaj John Howson, 1866; William Spottiswoode, 1869; Lord-justice Sir Edward Fry, 1871; kaj Sir Theodore Martin, 1875. Li ĉesis ekspozicii en Suffolk Street en 1853, sed liaj verkoj plue aperis en la Royal Academy ĝis 1882, kiam li sendis desegnon de Mrs. Cross ('George Eliot'), faritan en 1860.[1]

NotojRedakti

BibliografioRedakti

  • Tiu artikolo enhavas tekston el publikaĵo nune en la publika havaĵo: Graves, Robert Edmund (1892). "Laurence, Samuel". En Lee, Sidney (ed.). Dictionary of National Biography. 32. London: Smith, Elder & Co. pp. 208–209.