Santo André (San-Paŭlio)

municipo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo
(Alidirektita el Santo André (São Paulo))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Santo André

Santo André da Borda do Campo [san tŭandre daborhda dŭkanpŭ] (oficiale portugale Município de Santo André) estas municipo kaj urbo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Metropolitana de São Paulo kaj en la mikroregiono São Paulo], kaj estas unu el municipoj de urbego Região do Grande ABC kunigata al metropola urbo San-Paŭlo. Tiel, fizike, oni povas rigardi ĝin kiel parto de kvartalo de San-Paŭlo, kvankam politike aŭtonoma. Laŭ la stato de 2022 en la municipo vivis 748 919 loĝantoj sur areo de 174,84 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 283 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 575 229. La teritorio havas komunan limon kun San-Paŭlo, São Bernardo do Campo, Cubatão, Mauá, Mogi das Cruzes, Ribeirão Pires, Rio Grande da Serra, Santos, São Caetano do Sul kaj Suzano.

Santo André
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Sudorienta regiono
Subŝtato  San-Paŭlio
Mezoregiono Metropolitana de São Paulo
Mikroregiono São Paulo
Fondita 30-a de novembro 1938
Telefonkodo 11
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 748 919  (2022) [+]
Loĝdenso 4 283 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 39′ S, 46° 32′ U (mapo)-23.6533349-46.5279508Koordinatoj: 23° 39′ S, 46° 32′ U (mapo) [+]
Alto 700 m
Areo 174,84 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
Santo André (Brazilo)
Santo André (Brazilo)
DEC
Santo André
Santo André
Situo de Santo André

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santo André (São Paulo) [+]
vdr

Santo André da Borda do Campo, estis fondita de João Ramalho, kiu havis multajn edzinojn kaj filojn de tribo de gvajanazoj. En 8-a de aprilo de 1553 lia postulo ke la indiĝena vilaĝo estu rigardata kiel portugalan vilaĝon estis akceptata de ĝenerala-guberniestro de Brazilo Tomé de Sousa.

En 1558, Ramalho iĝis alcaide-mor ("granda" vilaĝestro). Kiam alvenis pastroj, ili intencis ke Ramalho lasu siajn edzinojn (ĉirkaŭ 10), sed li refuzis. Tiel, en 1560, la nova ĝenerala-guberniestro decidis forigi la vilaĝon kaj translokiĝis siajn loĝantojn al São Paulo de Piratininga.

La vilaĝo nur reaperis en 1889.

Krom la urbo Santo André, estas en municipo ankaŭ la vilaĝo Paranapiacaba.

Eksteraj ligiloj redakti