Sarah Kirsch

(Alidirektita el Sarah KIRSCH)

Sarah KIRSCH [zara kirŝ], origine: Ingrid BERNSTEIN [inrid bernŝtajn], post edziniĝo: Ingrid KIRSCH (naskiĝis la 16-an de aprilo 1935, mortis la 5-an de majo 2013) estis germana verkistino.

Sarah Kirsch
Persona informo
Sarah Kirsch
Naskonomo Ingrid Bernstein
Naskiĝo 16-an de aprilo 1935 (1935-04-16)
en Limlingerode
Morto 5-an de majo 2013 (2013-05-05) (78-jaraĝa)
en Heide
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko vd
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle • German Institute for Literature • Universitato de Lepsiko vd
Partio Socialista Unueca Partio de Germanio vd
Subskribo Sarah Kirsch
Familio
Edz(in)o Rainer Kirsch vd
Amkunulo Karl Mickel vd
Infanoj Moritz Kirsch vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • verkisto de porinfana literaturo • tradukisto vd
Laborkampo poezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Naskiĝinte en Limlingerode, ŝi pasigis sian junecon en Halberstadt (Saksio-Anhalto). Ŝia granda intereso al la naturo igis ŝin post la abiturienta ekzameno komenci arbaristan lernadon, sed tiun karieron ŝi baldaŭ poste ĉesigis. En la 1950-aj jaroj ŝi studis biologion en Halle (Saale), kaj de 1963 ĝis 1965 ŝi studis literaturon en Lepsiko. Poste ŝi plene dediĉis sin al la verkado, komence kun sia edzo Rainer Kirsch, poste memstare.

Ŝia edzeco en 1968 rompiĝis. Sarah Kirsch transloĝiĝis al Orienta Berlino kaj vivtenis sin kaj sian filon kiel ĵurnalistino kaj tradukistino. Ŝiaj verkoj, konsistantaj el liriko, prozaĵoj kaj infanlibroj, rikoltis grandan atenton: ne nur en GDR, sed ankaŭ en FRG.

En la jaro 1976 Sarah Kirsch koliziis kun la politika sistemo de GDR: Subskribinte protestdeklaron kontraŭ la ekscivitanigo de la sistemkritikanto Wolf Biermann, ŝi perdis sian membrecon en la SED, la gvida partio de GDR. En 1977 ŝi fine transloĝiĝis al Okcidenta Berlino.

Ŝia verkista agado restis sukcesa: Inter pluraj literaturpremioj ŝi gajnis la Österreichischer Staatspreis für Literatur (1981), la Georg-Büchner-Preis (1996) kaj la Literaturpremion de la Konrad-Adenauer-fondaĵo (1993).

Listo de verkoj redakti

  • Die betrunkene Sonne (radiodramo por infanoj, 1962, kune kun Rainer Kirsch)
  • Gespräch mit dem Saurier (poemaro, 1965, kun Rainer Kirsch)
  • Landaufenthalt (poemaro, 1967)
  • Zaubersprüche (poemaro, 1973)
  • Die Pantherfrau (prozaĵoj, 1973)
  • Die ungeheuren bergehohen Wellen auf See (rakontoj, 1973)
  • Es war dieser merkwürdige Sommer (elektitaj poemoj, 1974, eld. en FRG)
  • Caroline im Wassertropfen (infanlibro, 1975)
  • Zwischen Herbst und Winter (infanlibro, 1975)
  • Rückenwind (poemaro, 1976)
  • Wassergedichte (poemaro, 1978)
  • Katzenkopfpflaster (elektitaj poemoj, 1978)
  • Sieben Häute: Gedichte 1962-1979 (elektitaj poemoj, 1979)
  • Drachensteigen (poemaro, 1979)
  • Hans mein Igel (infanlibro, 1980)
  • Erdreich (poemaro, 1982)
  • Katzenleben (poemaro, 1984)
  • Irrstern (prozaĵo, 1987)
  • Luft und Wasser (poemaro, 1988)
  • Schneewärme (poemaro, 1989)
  • Schwingrasen (prozaĵo, 1991)
  • Spreu (taglibro, 1991)
  • Erlkönigs Tochter (poemaro, 1992)
  • Das simple Leben (prozaĵoj kaj poemoj, 1994)

Eksteraj ligiloj redakti