Savana bombako (latine Bombax costatum) estas arbo kiu kutime atingas altecon de 5 - 15 m. La florado okazas dum la seka sezono antaŭ la apero de la foliaro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Savana bombako
Savana bombako en burkinaj terenoj
Savana bombako en burkinaj terenoj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Malvaloj Malvales
Familio: Malvacoj Malvaceae
Subfamilio: Bombakoideoj Bombacoideae
Genro: Bombako Bombax
Bombax costatum
Pellegr. & Vuill.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Tiu afrotropisa specio troviĝas nur en la savanaj zonoj de Okcidentafriko ekde Senegalo al Centr-Afrika Respubliko. Ĝi ofte troviĝas en rokaj montetoj aŭ lateritaj krustoj.

Uzado redakti

La kaliko estas uzata en okcidentafrika kuirarto kiel bazo por saŭcoj. Troa rikolto de florantaj branĉoj kontribuas al malprogreso de la specio.

Bibliografio redakti

  • france Berhaut J. 1974 : Flore Illustrée du Sénégal, Band 2, Dakaro.
  • france Arbonnier M. 2000 : Arbres, arbustes et lianes des zones sèches d'Afrique de l'Ouest, CIRAD, Montpellier ISBN 2-87614-431-X

Eksteraj ligiloj redakti