Sajat-Nova

(Alidirektita el Sayat-Nova)

Sajat-Nova (armene:Սայաթ-Նովա; azere:سید‌ نوا /Sayad-Nova; perse:سید‌ نوا; kartvele:საიათ-ნოვა) (n. la 14-an de junio 1712, en Tbiliso - m. la 22-an de septembro 1795, Haghpat), naskita kiel Harutjun Sajatjan (Հարություն Սայադյան). Lia patrino, Sara, naskiĝis en Tbiliso, kaj lia patro, Karapet en HalepoAdana. Li estis armena poeto, kantisto kaj aŝiko kun kantoj en pluraj regionaj lingvoj. Li adoptis la nomon Sajat-Nova kio signifas en la persa lingvo "Reĝo de la kantoj".

Sajat-Nova
Սայաթ-Նովա
Sayad Nova
საიათ-ნოვა
Persona informo
Naskonomo Արութին Սայադյան
Naskiĝo 14-an de junio 1712
en Tbiliso, Kartvelio
Morto 22-an de septembro 1795
en Haghpat, Persa Imperio
Tombo Armena katedralo de Tbiliso
Lingvoj armenaazerbajĝanakartvela
Ŝtataneco Kingdom of Kartli • Reĝlando Kartli-Kaĥetio
Okupo
Okupo poeto • komponistokantistoAŝiko
TTT
Retejo http://www.sayat-nova.am/
vdr

Proksimume 220 kantoj povas esti atribuataj al Sajat-Nova, kvankam li eble skribis milojn pli. La plej multaj el liaj konservitaj kantoj estas en azera lingvo, sed li ankaŭ komponis en la armena, kartvela kaj persa. Kelkaj liaj kantoj estas kantitaj nuntempe, ĉefe la armenaj. Li ankaŭ estis flua en la araba.

Sajat-Nova estas konsiderita de multaj kiel la plej granda aŝiko kiu iam vivis en Kaŭkazio. Komponisto Aleksander Arutjunjan verkis la operon nomita "Sajat-Nova". Ekzistas strato kaj muziklernejo nomita kiel li en Erevano (Armenio), same kiel armen-amerika dancensemblo en Usono, armena restoracio en Madrido (Hispanio) kaj lageto situanta en Mont Orford (Kebekio, Kanado).

La filmo de la jaro 1968 "Sajat Nova" direktita de Sergej Paraĝanov — kiu estis malpermesita en Sovetio, sekvas la padon de la poeto ekde lia infanaĝo ĝis lia rolo kiel kortegano kaj finfine kiel monaĥo. Ĝi estis distribuita en Usono sub la titolo The Color of Pomegranates (esperante La Koloro de Granatoj). Ĝi ne estas tiel multe biografio de Sajat-Nova, sed serio de scenoj de armenaj kostumo, brodaĵo kaj religia rito intermetita kun scenoj kaj versoj de la vivo de la poeto.

En Armenio, Sajat-Nova estas konsiderita poeto, kiu faris konsiderindan kontribuon al la armena poezio de sia jarcento. Kvankam li vivis sian tutan vivon en profunde religiema socio, liaj poemoj estas plejparte sekularaj kaj plenaj de romantika ekspresionismo.