Werthenstein

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Schachen (Werthenstein))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Werthenstein (stacidomo).
Werthenstein
Blazono de Werthenstein
Blazono de Werthenstein
Blazono de Werthenstein
Monĥejo kaj preĝeho de Werthenstein
Monĥejo kaj preĝeho de Werthenstein
Monaĥejo kaj preĝejo de Werthenstein
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Entlebuch
Koordinatoj  47° 3′ 23″ N 8° 6′ 6″ O / 47.05639 °N, 8.10167 °O / 47.05639; 8.10167 (mapo)Koordinatoj: 47° 3′ 23″ N 8° 6′ 6″ O / 47.05639 °N, 8.10167 °O / 47.05639; 8.10167 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1882
Areo 15,80 km²
Alteco 585 m super marnivelo
Poŝtkodo 6106
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Werthenstein
Mapo de Werthenstein
Situa mapo de Werthenstein
vdr

Pri la komunumo redakti

Werthenstein estas komunumo en la distrikto Entlebuch en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 1882 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio redakti

Werthenstein situas en la nordo de la distrikto ĉe la bordo de la rivero Eta Emme. La komunumo konsistas el la tri vilaĝoj kaj iam sendependaj komunumoj Werthenstein, Schachen kaj Wolhusen-Markt. Dum Wolhusen Markt fakte estas parto de Wolhusen, la kvartalo Werthenstein-Unterdorf norde de la rivero apartenas al la najbara komunumo Ruswil de la distrikto Sursee.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Werthenstein limas en nordokcidento al Wolhusen, en nordo al Ruswil, en oriento al Malters, en sudoriento al Schwarzenberg, kaj en sudo al Entlebuch.

Trafiko redakti

La komunumo situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lucerno al Berno. Sur la tereno de la komunumo troviĝas haltejo en Schachen. Krome ekzistas la haltejo Werthenstein sur la teritorio de la najbara komunumo Ruswil ankaŭ en pieda distanco troviĝas la stacidomo de Wolhusen.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Langnau en Emme-Valo al Lucerno. La plej proksima aŭtovojalveturejo troviĝas oriente en Emmenbrücke al la svisa aŭtovojo A2 en distanco de 18 km.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Werthenstein datiĝas el la jaro 1303 kiel Werdenstein.

La hodiaŭa komunumo Werthenstein estiĝis per la kunigo de la tri iam sendependaj komunumoj Werthenstein, Wolhusen-Markt kaj Schachen en la jaroj 1855 respektive 1889.

Wolhusen-Markt redakti

 
Ligna ponto trans Eta Emme

La plej malnova de la tri partoj estas Wolhusen-Markt, kie jam en la 11-a jarcento la Senjoroj de Wolhusen konstruis kasteleton kaj ponton trans la rivero Eta Emme. Ĉirkaŭ la jaro 1300 Wohlhusen-Markt estis aĉetita de la Habsburgoj, kies vokto Peter von Thorberg planis transformi la vilaĝon Wolhusen-Markt al urbo kun kastelo. Dum la Sempaĥa Milito la trupoj de la Svisa Ĵurkomunumo rabbruligis la vilaĝon kaj kastelon kaj ĝi falis sub la regado de la urbo Lucerno. Dum la epoko de la Helveta Respubliko inter 1798 kaj 1803 Wolhusen-Markt apartenis al la tiama distrikto Ruswil. Ek de 1803 ĝi formis parton de la distrikto Sursee. En 1855 ĝi estis kunigita kun Werthenstein.

Werthenstein redakti

Jam en mezepoko ekzistis kasteleto en Werthenstein, kiun konstruis la Senjoroj de Wolhusen. Ankaŭ Werthenstein fariĝis habsburga kaj falis post 1386 sub la regado de la urbo Lucerno. Pro ĝia geografia situo ekzistis kvereloj pri la aparteno de Werthenstein. Dum la Helveta Respubliko ĝi estis parto de la distrikto Ruswil. Ek de 1803 ĝis 1831 ĝi apartenis al la distrikto Entlebuch. Tiam ĝi estis integrita al la distrikto Sursee, por esti ek de la kunigo kun Schachen denove esti parto de la la distrikto Entlebuch.

Schachen redakti

En Schachen dum mezepoko vivis nur malmultaj homoj. Ekzistis nur izolitaj kamparaj domoj. La teritorio apartenis al la voktejo Entlebuch, sed estis tamen post la Helveta Revolucio aligita al la tiama distrikto Ruswil. Kontraŭ tio la loĝantoj protestis, tiel ke la vilaĝo la 27-an de marto 1799 estis atribuita al la distrikto Schüpfheim, el kiu post la fino de la Helveta Revolucio en la jaro 1803 fariĝis la distrikto Entlebuch. Je la 1-a de januaro 1889 Schachen estis integrita al la komunumo Werthenstein.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti