Steinmaur

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Schibler)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Steinmaur (stacidomo).

Steinmaur estas komunumo en la distrikto Dielsdorf, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 3006 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Je la 31-a de decembro 2008 la loĝantaro nombris 3151 personoj.

Steinmaur
Blazono de Steinmaur
Reformita preĝejo de Steinmaur
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Dielsdorf
Koordinatoj  47° 29′ 40″ N 8° 26′ 53″ O / 47.49444 °N, 8.44806 °O / 47.49444; 8.44806 (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ 40″ N 8° 26′ 53″ O / 47.49444 °N, 8.44806 °O / 47.49444; 8.44806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3151 (2008-12-31)
Areo 9,39 km²
Alteco 451 m super marnivelo
Poŝtkodo 8162
Komunumkodo 0101
Mapo de Steinmaur
vdr

Geografio redakti

Steinmaur situas norde de la ĵurasa montoĉeno Lägern en la tiel nomita Wehntal, kiu al oriento senakviĝas per diversaj rojoj tra la Marĉo de Neerach al la rivero Glatt, kaj al okcidento per la rivero Surbo. La komunumo Steinmaur konsistas el la vilaĝoj Obersteinmaur, Niedersteinmaur, Schibler kaj Sünikon. La vilaĝo vizitindas pro ĝiaj belaj faktrabdomoj kaj ĝia kohera malnova vilaĝokerno. La malnova centro de la komunumo troviĝas en Obersteinmaur, kie situas la reformita preĝjo, al kies paroĥo apartenas ankaŭ la najbara komunumo Neerach. La komunuma domo aliflanke situas en Untersteinmaur, kie ankaŭ troviĝas la stacidomo.

La komunuma teritorio etendiĝas sur areo de 9,39 km², de kiuj 29% estas kovritaj de arbaro, 57% servas por agrikulturo kaj 8% por setlejoj.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Steinmaur limas en sudo al la distriktĉefkomunumo Dielsdorf kaj Regensberg, en oriento al Schöfflisdorf, en nordo al Bachs, kaj en oriento al Neerach kaj Niederglatt.

Trafiko redakti

Steinmaur situas ĉe la Wehntallinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj kaj estas per ĝi kaj diversaj buslinioj bone konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Zuriko tra la valdo de Surbo al Bad Zurzach.

Historio redakti

Steinmaur estis fondita de la romianoj sub la nomo Steinmurico.

Partnerkomunumo redakti

Steinmauer estas partnerkomunumo de Steinmauern en la distrikto Rastatt en Baden-Virtembergo, Germanio.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti