Skotocerko

(Alidirektita el Scotocerca)

La Skotocerko (Scotocerca inquieta) estas specio de birdo de la familio de Cistikoledoj. Ĝi estas monotipa ene de la genro Scotocerca, kio nomigas la specion.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Skotocerko
Skotocerko
Skotocerko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Scotocerca
Specio: 'S. inquieta'
Scotocerca inquieta
(Cretzschmar, 1827)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Scotocerca inquieta saharae MHNT

Ĝi estas malgranda specibirdo tre facile distingebla pro sia sinteno kutime levanta rekte la longan voston dum mallevas la flugilpintojn. Ĝi estas grizeca supre kaj blankeca sube aŭ sablokolora kun tre klare markataj kaj videblaj ruĝecaj flankoj. Ankaŭ la kapobildo estas distinga, nome tre markata nigreca traokula strio super grizbruneca vango kaj sub tre larĝa hela superokula strio; ankaŭ en krono estas nigreca fajna striado nome en frunto pli kiel punktoj kaj pinte pli kiel vertikalaj strioj. La resto de supraj partoj estas grizecaj, pli malhele en flugiloj kaj vosto, dum la pugo estas ruĝeca kiel la flankoj. Ankaŭ la kruroj estas ruĝecaj. La gorĝo estas blankeca kun sama fajna nigreca vertikala striado.

Ĝi troviĝas en Norda Afriko, Mezoriento al Pakistano kaj Centra Azio, nome en la landoj Afganio, Alĝerio, Egiptio, Barato, Irano, Israelo, Jordanio, Kazaĥio, Libano, Libio, Maŭritanio, Maroko, Omano, Pakistano, Palestino, Rusio, Saŭdarabio, Sirio, Taĝikio, Tunizio, Turkmenio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Uzbekio, Okcidenta Saharo kaj Jemeno.

Referencoj redakti