Scott Edward Parazynski (naskiĝis la 28-an de julio 1961 en Little Rock) – usona kosmonaŭto poldevena, kuracisto.

Scott Parazynski
Persona informo
Naskiĝo 28-an de julio 1961 (1961-07-28) (62-jaraĝa)
en Little Rock
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Stanford • Stanford University School of Medicine • American Community Schools • Community School, Tehran
Okupo
Okupo kuracistokosmonaŭto
vdr

Skizo de biografio redakti

Flugoj en la eksterteron: 3–14 de novembro 1994 (kosmopramo Atlantis, misio STS-66), 26-a de septembro – 6-a de oktobro 1997 (Atlantis, STS-86), 29-a de oktobro – 7-a de novembro 1998 (kosmopramo Discovery, STS-95) kaj 19-a de aprilo – 1-a de majo 2001 (kosmopramo Endeavour, STS-100). La kvinan flugon eksterteren realigis kiel skipano de la misio STS-120, kiu ekspediciis per Discovery al Internacia Kosmostacio oktobre 2007. Okaze de tio kunportis distingilon de la pola skadro je la nomo al Tadeusz Kościuszko batalanta en la pola-ukraina milito kaj la pola-bolŝevika milito kun usonaj volontuloj.

En la ekstertero pasigis sume 57 tagojn, 15 horojn kaj 34 minutojn. Kvinfoje forlasis la kosmopramon kaj tiurilate estas unu el la plej spertaj kosmonaŭtoj.

Parazynski laŭ edukiteco estas kuracisto, spertulo pri kosma medicino. En tiu ĉi rolo akompanis en 1998 al la 77-jara tiutempe John Glenn dum lia dua flugo eksterteren. Por Parazynski tio estis eksterordinara ekspedicio, ĉar kiel infano en sia ĉambro fiksis sur muro afiŝojn kun la portreto de Glenn – pioniro de skipaj orbitaj flugoj.

Unu el hobio de Parazynski estas grimpado. Li akiris ĉiujn 59 montopintojn super alteco de 4200 m en Koloradio, kaj ankaŭ montgrimpis al la plej alta pinto de ambaŭ AmerikojAkonkagvo (6962 m super la marnivelo). En majo 2008 dum grimpado al la plej alta mondopinto Ĉomolungmo li devis retiriĝi pro grava lezo de la dorso. La pinton konkeris jaron pli poste (la 20-an de majo) kiel la unua kosmonaŭto en la historio.

Elektitaj distingoj kaj premioj redakti

  • NASA Space Flight Medal (1994, 1997, 1998, 2001, 2008)
  • NASA Exceptional Service Medal (1998, 1999)
  • NASA Distinguished Service Medal (2002, 2009)
  • Premio de Lowell Thomas (2008)
  • Eniro al la Arkansas Aviation Hall of Fame (2008)
  • Oficira Kruco de la Merit-Ordeno de Pola Respubliko (2013) – la distingilo atribuita de prezidento Bronisław Komorowski
  • Honora doktoreco de Militista Teknika Akadmio en Varsovio (2013)

Eksteraj ligiloj redakti