Seĉanj

vilaĝo en Serbio

Seĉanj, serbe Сечањ, slave Sečanj, rumane Seceani, hungare Torontálszécsány [torontAlsEĉAnj], germane Setschan estas vilaĝo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Meza Banato. Ankoraŭ 9 vilaĝoj apartenas al la municipo. La serba nomo signifas januaro.

Seĉanj situas en la mapo en la verda municipo
La nova ortooksa preĝejo de Seĉanj
Malnovaj loĝdomoj en Seĉanj

Bazaj informoj

redakti

Seĉanj situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Timiş, laŭ ĉefvojo Zrenjanin-Versec.

Historio

redakti

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Post la turka erao diversaj popoloj alvenis al la senhomaj lokoj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Seĉanj 2647 da homoj, (serboj 2392 (90 %), ciganoj 135 (5 %), rumanoj 19 (1 %) kaj aliaj).

Vidindaĵoj

redakti

Famuloj

redakti

En la iama Szécsány naskiĝis hungara ministro Vilmos Tóth.