Sed nur fragmento

(Alidirektita el Sed nur Fragmento)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Sed nur Fragmento estas debuta originala esperanta romano verkita de Trevor Steele 1987. Ĝi estas verkita en normala Esperanto, sen lingvaj "eksperimentoj".

Sed nur Fragmento
Sed nur Fragmento
Sed nur Fragmento
Aŭtoro Trevor Steele
Eldonjaro 1987
Urbo Ŝapekoo
Eldoninto Fonto
Paĝoj 448
vdr

La ĉefrolulo Nikolaj Ivanoviĉ Maklin tre detale baziĝas sur la vera antropologo, zoologo kaj etnografo barono Nikolaj Nikolaeviĉ Mikluĥo-Maklaj (1846-1888), kiu studis la faŭnon kaj popolojn interalie de Novgvineo kaj Oceanio dum la 1870-aj jaroj. Li poste ekloĝis en Aŭstralio, en Sidnejo, fondis marbiologian stacion en Watsons Bay kaj edziĝis al filino de la ĉefo-ministro de Novsudkimrio. Male al Maklin, li mortis dum vizito en Rusio, kaj lia vidvino postvivis lin. Fakte, pluraj eroj en la romano de Steele estas ĉerpitaj rekte el la vivo de Mikluĥo-Maklaj – ekzemple la bruligado de alkoholo por impresi papuojn, la enamiĝo al filino de ĉefo-ministro kaj la rolo de lia germana scienca kolego dum la germana anekso de nordorienta Novgvineo en 1884.

La precipa temo de romano estas evoluo de religiaj ideoj de Maklin. Komence Maklin estas ateisto. Fakte li impresas iom ridinde, kvazaŭ neofito kiu decidis esti ateisto sed ne ĉiam sukcesas plenumi sian decidon. Tamen li baldaŭ spertas supernaturajn travivaĵojn en Novgvineo kaj en Aŭstralio, kiuj pelas lin al ia religia kredo. Krome, lia bona amiko kaj scienca kolego Tom Layton "rakontis pri hindaj guruoj, kiuj pruvis antaŭ liaj okuloj, ke ili fakte povas kuraci per nura tuŝo, ricevi mesaĝojn per telepatio, antaŭvidi eventojn, kiuj poste realiĝis" (p. 244). Kaj plej grave, lia amatino Belinda havas metapsikajn kapablojn kaj fine varbas lin al ia spiritismo kaj metempsikozo. Eĉ la titolo de la romano aludas al tiu kredo: "nia ekzisto estas sencohava nur, se ni estas eternaj kaj spertas multajn ’dimensiojn’ kaj vivas en multaj diversaj roloj en ĉi tiu materia mondo. Mia nuna vivo estas, mi esperas, valora – sed nur fragmento" (p. 439).

El recenzoj redakti

 
Kovrilo de la 3a eldono de la romano de Trevor Steele

Per bildoj hele klaraj kiel la Pacifika aero, Steele rekreas la socion de 19a-jarcenta Brisbano kaj la apenaŭ tuŝitan kulturon de la insulo Novgvineo tra la okuloj de rusa antropologo Barono Maklin. La kerno de Sed nur fragmento koncernas la erozion de mondokredo. Maklin fervore dediĉis sin al kunkonstruo de la “Granda Mozaiko”, universala registro de objektiva, empiria scio, kiu ebligos kompreni la mondon, sed lia materiismo ne povas elteni la defion, kiun lanĉas sperto inter la indiĝenoj de la Verda Insulo. Maklin serĉas - en laboro, en amo, en politiko, ĉiuj flue skizitaj de lerta plumo, kiu foje trempas sin en satira humuro. (Mark Fettes)[1]

Diligentege Trevor Steele ĉerpis el arkivoj tiun ĉi admirinde detalriĉan rerakonton pri la kurioza vivo de Maklin. Freŝaj kaj fremdaj ventoj blovas el ĉiu paĝo de tiu ĉi impona volumo, kiu digne reprezentas la kulturportantan valoron de Esperanto. (Poul Thorsen)[2]

Trevor Steele scias verki tiel interese, ke en la komenco oni preskaŭ forgesas ke temas pri romano; oni plulegas plene interesite kvazaŭ temus pri vojaĝpriskribo de vera antropologo. La rakontofluo estas tre kvieta komence de la libro; sed fine de sia restado inter la t.n. “sovaĝuloj” Maklin ekkonscias, ke okazas aferoj, kiuj neniel klarigeblas pere de lia tiuepoka nur pozitivisma scienco. Li ekkontaktas kun religiaj kaj parapsikologiaj realaĵoj kiuj preterpasas lian komprenon. (Gerrit Berveling)[3]

En nur kelkaj jaroj, Maklin progresas de naiveco ĝis politika engaĝiĝo, de seksa neŭtreco ĝis amo, de sciencismo ĝis mistikismo, de frida objektiveco ĝis humaneco ... La romano estas bunta kaj eventoplena. Mi taksas ĝin unu el la plej bonaj romanoj ĝis nun aperintaj en Esperanto. (Don Harlow)[4]

Referencoj redakti

  1. Mark Fettes: "Taglibroj de la nova kaj malnova mondoj", en: http://esperanto.net/literaturo/uea/adoleskrec.html
  2. Poul Thorsen: "Aj Maklin", en: Fonto n-ro 100, aprilo 1989
  3. Gerrit Berveling: "Esperantisma romano pri temo nemovada", en: Fonto n-ro 161, majo 1994
  4. Don Harlow: "Sed nur fragmento", en: Fonto n-ro 161, majo 1994

Literaturo redakti

  • Trevor Steele: Sed nur fragmento. 448 p. Fonto, Chapecó (una eldono 1987; dua eldono 2012).
  • La tria eldono estas eldonita de Mondial, 430 p., ISBN 9781595694072, Novjorko, 2020.

Eksteraj ligiloj redakti