Esencismo

(Alidirektita el Seksa esencismo)

Esencismo estas la vidpunkto, ke por ĉiu specifa estaĵo ekzistas aro de atributoj, kiuj estas necesaj por ĝiaj identeco kaj funkcio.[1] En okcidenta pensado, la koncepto troviĝas en la verkaroj de Platono kaj Aristotelo. Platona idealismo estas la plej frua konata teorio, pri kiel ĉiuj konataj aferoj kaj konceptoj havas esencan realon pri si ("ideon" aŭ "formon"), esencon, sen kiu tiuj aferoj kaj konceptoj estus aliaj. La kategorioj de Aristotelo proponis, ke ĉiuj objektoj estas la objektoj, kiuj ili estas, pro sia substanco, kaj ke sen tiu substanco, la objekto estus alia. Laŭ la resumo de George Lakoff pri la vidunkto de Aristotelo, la esencaj kvalitoj de objekto estas "tiuj propraĵoj, kiuj kaŭzas, ke la afero estu tia, kia ĝi estas, kaj sen kiuj ĝi ne estus tia afero."[2] Tiu vidpunkto estas komparata kontraŭ neesencismo, kiu diras, ke por ĉiu speco de estaĵo, ne ekzistas specifaj trajtoj, kiujn tia estaĵo devas posedi.

Esencismo estis polemika ekde la komenco. En Parmenides la Sokrato de Platono jam kritikis la koncepton pri ideoj, dirante, ke se ni akceptas ideojn pri aferoj, kiaj Beleco kaj Justeco, ni devas akcepti ankaŭ la "ekziston de apartaj formoj por haro, koto, kaj polvo."[3] Ĝis la tempo de Charles Darwin, esencismo donis la bazon kaj rezonon por taksonomio;[4] hodiaŭ la preciza rolo kaj graveco de esencismo en biologio estas pridisputata.[5]

Franca strukturisma feminismo estis ofte akuzata pri esencismo, kontraŭe al seksa konstruismo.[6]

En filozofio redakti

Esenco karakterizas substanconformon, sence de la formoj aŭ ideoj en Platona ideismo. Ĝi estas permanenta, neŝanĝebla, eterna, kaj ĉeesta en ĉiu ebla mondo. Klasika humanismo havis esencisman koncepton pri la homo; tio estas, ĝi kredis je iu eterna, neŝanĝebla homa naturo. La ideon pri neŝanĝebla homa naturo kritikis interalie Marx kaj la ekzistadistoj, kiaj Kierkegaard, Heidegger, kaj Sartre.

En la filozofio de Platono (speciale, Timaeus kaj Philebus) estis dirite, ke aferoj estiĝas en la mondo pro la agado de demiurgo, kiu funkcias por formi el ĥaoso ordigitajn estaĵojn. Multaj difinoj pri esenco devenas de la antikva greka hilemorfisma kompreno pri la formado de la aferoj de la mondo. Laŭ tiu konto, la strukturo kaj reala ekzisto de ĉiu afero povas esti komprenata per analogio al artefaritaĵo produktita de artlaboristo. La artlaboristo bezonas materion kaj modelon, planon aŭ ideon en sia menso laŭ kiu la materio estas prilaborata por doni al ĝi la indikitan konturon aŭ formon. Laŭ la klarigo de Aristotelo, ĉiuj estaĵoj havas du aspektojn, "materion" kaj "formon." La speciala formo trudita donas al materio ĝian identecon, ĝian haecceitatem aŭ "tiuĉiecon" (t.e., la eco, kio kaŭzas ke ĝi estas tiu ĉi).

Platono estis unu el la unuaj esencistoj, kredante je la koncepto pri idealaj formoj aŭ ideoj, abstraktaj estaĵoj de kiuj individuaj objektoj estas nuraj kopioj. Por doni ekzemplon, la ideala formo de cirklo estas perfekta cirklo, kion estas fizike neeble manifesti, tamen la cirkloj, kiujn ni desegnas kaj observas klare havas ian ideon komunan — tiu ideo estas la ideala formo. Platono kredis, ke tiuj ideoj estas eternaj kaj vaste superaj al siaj manifestaĵoj, kaj ke ni komprenas tiujn manifestaĵojn en la materia mondo per komparado kaj rilatado de ili al iliaj respektivaj idealaj formoj. La formoj de Platono estas rigardataj kiel patriarkoj de la esencisma dogmo simple pro tio, ke ili estas kazo de teorio, ke la abstraktaj propraĵoj, kiuj igas objektojn tiaj, estas aprioraj kaj senkuntekstaj. Plua traktado pri formoj troveblas en la artikolo pri la Platona parabolo de la kaverno.

Karl Popper disprecizigas la ambiguan terminon realismo al esencismo kaj realismo. Li uzas esencismon kiam li signifas la malon de nominalismo, kaj realismon nur kontraŭe al ideismo. Popper mem estas realisto anstataŭ ideisto, sed metodologia nominalisto anstataŭ esencisto. Ekzemple, laŭ Popper, diraĵoj kiaj "hundido estas juna hundo" estu legata dekstr-al-maldekstre, kiel respondo al la demando, "Kiel ni nomu junan hundon?"; neniam maldekstr-al-dekstre, kiel respondo al la demando, "Kio estas hundido?"[7]

Metafizika esencismo redakti

Esencismo, en sia plej vasta senco, estas iu filozofio, kiu kredas je la unuaeco de la esenco. Malsame de ekzistadismo, kiu supozas, ke "estado" estas la fundamenta realo, la esencisma ontologio devas esti alirita el metafizika vidpunkto. Oni evoluigas empirian scion el la spertado de universo de rilatoj, kies komponaĵoj kaj atributoj estas difinitaj kaj mezuritaj laŭ la terminoj de leĝoj. Tiel, por la sciencisto, la realo estas esplorita kiel evolua sistemo de diversaj estaĵoj, la ordo de kiuj estas determinitaj per la principo de kaŭzeco.

Platono kredis, ke la universo estis perfekta kaj ĝiaj observitaj difektoj devenis de la limigita percepto de la homo pri ĝi. Por Platono ekzistis du realoj: la "esenca" aŭ idea kaj la "perceptita." Aristotelo (384-322 a.k.e.) aplikis la terminon "esenco" al la komunaĵoj inter aferoj en kategorio, sen kiuj ili ne povas esti anoj de tiu kategorio (ekzemple, "racieco" laŭ Aristotelo estis la esenco de la homo kaj sen racieco, estulo ne povas esti homo). En sia kritiko pri la filozofio de Aristotelo, Bertrand Russell diris, ke lia koncepto pri esenco trandonis al la metafiziko tion, kio estis antaŭe nur parola oportunaĵo, kaj konfuzis la propraĵojn de la lingvo kun la propraĵoj de la mondo. Fakte, la "esenco" de afero konsistis nur el tiuj difinaj propraĵoj, sen kiuj ni ne povis uzi la nomon por ĝi.[8]

La filozofo naskita en Egiptio Plotino [204-270 k.e.] enportis ideismon en la Roman Imperion kiel novplatonismon, kaj kun tio la koncepto, ke ekzistantoj ne nur emanas el "unuavica esenco" sed, ke la menso ludas aktivan rolon en la formado aŭ ordigado de la objektoj de percepto, anstataŭ pasive ricevante empiriajn datumojn.

Por la hodiaŭaj esencistoj, ĉiuj ekzistantaj aferoj komune havas la povon ekzisti, kiu difinas ilian "nekreitan" esencon.[9]

En la sociaj sciencoj redakti

En la socia kaj politika diskurso oni kritikas la esencisman atribuadon de fiksitaj trajtoj pri socia sekso, asignita sekso, raso, etno, kulturo, ktp. laŭ la rezono, ke ĝi igas duagradaj aŭ eĉ forviŝas la variaĵojn inter grupaj membroj. En la postmodernismaj sociaj sciencoj oni grandparte moviĝis el esencismo al la konsiderado de la unikaj defioj de intersekcaj aksoj de subpremado.

En historiografio redakti

Esencismo en la studado de la historio kiel akademia fako signifas la distingadon kaj listadon de esencaj kulturaj karakteraĵoj de individua nacio aŭ kulturo, laŭ la kredo, ke popolo aŭ kulturo povas esti tiel komprenita. Fojfoje tia esencismo kondukas al pretendoj de laŭdinda nacia aŭ kultura identeco, aŭ al la malo, la kondamnado de kulturo surbaze de supozitaj esencaj karakteraĵoj. Ekzemple, Herodoto pretendis, ke la egipta kulturo estas esence inecigita kaj posedis "molecon," kiu faciligis la konkeron de Egiptio.[10] Oni ankoraŭ debatas, kiom Herodoto estis esencisto; li estas ankaŭ agnoskita pro sia neesencigo de la koncepto de la atena identeco,[11] aŭ de la malsamaĵoj inter la grekoj kaj persoj, kiuj estas la temo de liaj historioj.[12]

Esencismo estas operacia en koloniismo kaj ankaŭ en kritikoj de koloniismo. Postkoloniismaj teoriistoj, kiel Edward Said, insistis, ke esencismo estis la "difina modo" de la okcidentaj historiografio kaj etnografio ĝis la 19-a jarcento kaj eĉ poste, laŭ Touraj Atabaki, manifestante sin en la historiografio de la mezoriento kaj centra Azio kiel eŭropcentrismo, troĝeneraligado, kaj reduktismo.[13]

La plimulto da historiistoj malakceptas esencismon pro tio, ke ĝi "senhistoriecigas la procedon de sociaj kaj kulturaj ŝanĝoj" kaj tendencas vidi nekocidentajn sociojn kiel historie neŝanĝantajn; en Barato tio kondukis al la kontraŭesencisma (eĉ kontraŭhistoriografia) skolo Subalternaj Studoj.[14]

Seksa esencismo redakti

En feminisma teorio kaj seksaj studoj, seksa esencismo temas pri la atribuado de fiksita esenco al virinoj.[15] La esenco de "la virino" estas supozita kiel universala kaj ĝenerale identigita kun tiuj karakteraĵoj, vidataj kiel specife inecaj.[15] Tiuj ideoj pri ineco ordinare ampleksas biologiecigitajn psikologiajn karakteraĵojn, kiaj elnutremo, kunsentemo, subtenemo, nekonkuremo, ktp. [15] La feminisma teoriisto Elizabeth Grosz diras en sia publikaĵo el 1995, Space, time and perversion: essays on the politics of bodies, ke esencismo "konkludigas la kredon, ke tiuj karakteraĵoj, difinitaj kiel virinaj, estas ĉiam kunhavataj de ĉiuj virinoj. Ĝi implicas limon al la variaĵoj kaj ebloj de ŝanĝo—subjekto ne povas agi kontraŭ sia esenco. Ŝia esenco estas la fondaĵo de ĉiuj ŝajnaj variaĵoj, diferencigantaj la virinojn unu de la alia. Esencismo do temas pri la ekzisto de fiksitaj karakteraĵoj, aprioraj atributoj, kaj senhistoriecaj funkcioj, kiuj limigas la eblojn de ŝanĝo kaj tiel de socia reorganizo."[15]

Aldone, biologiismo estas speciala formo de esencismo, kiu difinas la esencon de la virino laŭ terminoj de biologiaj kapabloj.[15] Tiu formo de esencismo estas bazita sur formo de reduktismo, kiu asertas, ke sociaj kaj kulturaj faktoroj estas la rezultoj de biologiaj kaŭzoj.[15] Biologia reduktismo "pretendas, ke anatomiaj kaj fiziologiaj malsamaĵoj (precipe reproduktaj malsamaĵoj), kiuj karakterizas homajn virojn kaj virinojn, determinas ne nur la signifon de maskleco kaj femineco, sed ankaŭ la konvene malsamajn poziciojn de viroj kaj virinoj en la socio."[16] Biologiismo pretendas uzi la funkciojn reproduktadon kaj elnutradon, neŭrologion, neŭrofiziologion, kaj endokrinologion por limigi la sociajn kaj psikologiajn eblojn de virinoj laŭ asertitaj biologiaj limoj.[15] Ĝi asertas, ke biologio konsistigas neŝanĝeblan difinon de identeco, kiu neeviteble "sumiĝas je permanenta formo de socia limigiteco por virinoj."[15]

Ankaŭ naturalismo estas parto de la esencismo, kie fiksita naturo estas postulita al virinoj per teologiaj aŭ ontologiaj anstataŭ biologiaj motivoj. Ekzemplo de tio estus la pretendo, ke la naturo de la virino estas atributo donita de Dio, aŭ la ontologiaj invariantoj en la ekzistadismo de SartreFreŭda psikoanalizo, kiuj distingas la seksojn per "pretendo, ke la homa subjekto estas iel libera, aŭ ke la socia pozicio de la subjekto estas funkcio de ties generila morfologio."[15] Tiuj sistemoj estas uzataj por homogenigi la virinojn al unu unuopa kategorio kaj fortigi la duumon inter viroj kaj virinoj.[15]

Bibliografio redakti

  • Runes, Dagobert D. (1972) Dictionary of Philosophy (Littlefield, Adams & Co.). Angla lingvo. Vidu ekz. la artikolojn "Essence", pĝ.97; "Quiddity", pĝ.262; "Form", pĝ.110; "Hylomorphism", pĝ.133; "Individuation", pĝ.145; kaj "Matter", pĝ.191.
  • Barrett, H. C. (2001). On the functional origins of essentialism. Mind and Society, 3, Vol. 2, 1–30. Angla lingvo.
  • Sayer, Andrew (August 1997) "Essentialism, Social Constructionism, and Beyond", Sociological Review 45 : 456. Angla lingvo.
  • Oderberg, David S. (2007) Real Essentialism New York, Routledge. Angla lingvo.

Referencoj redakti

  1. Cartwright, Richard L. (1968). “Some Remarks on Essentialism”, The Journal of Philosophy 65 (20), p. 615–626. doi:10.2307/2024315. 
  2. Janicki 2003, p. 274
  3. Plato's Parmenides. Stanford Encyclopedia of Philosophy. Stanford University (30 July 2015).
  4. Ereshefsky 2007, p. 8
  5. Hull 2007
  6. Fuss 2013, paĝoj 2-6
  7. The Open Society and its Enemies, passim.
  8. Bertrand Russell, A History of Western Philosophy, London: Routledge, 1991</ref Kvankam la koncepto pri esenco estis "senespere fuŝita," ĝi iĝis parto de ĉia filozofio ĝis la moderna epoko.
  9. Levina, Tatiana (Moscow 2013) Realism in Metaphysics: Analytic Questions and Continental Answers (p. 23)
  10. DeLapp 177.
  11. Lape 149-52.
  12. Gruen 39.
  13. Atabaki 6-7.
  14. Atabaki 6.
  15. 15,00 15,01 15,02 15,03 15,04 15,05 15,06 15,07 15,08 15,09 Grosz, Elizabeth. (1995) Space, time, and perversion: essays on the politics of bodies.
  16. (1993) “Exclusion and Essentialism in Feminist Theory: The Problem of Mothering”, Hypatia. 

Vidu ankaŭ redakti