La Selbekulo, Afrika selbekulo aŭ malpli ĝuste Afrika jabiruo (Ephippiorhynchus senegalensis) estas granda vadbirdo de la familio de cikonioj nome Cikoniedoj. Tiu estas la plej proksima parenco de la disvastigata azia Nigrakola selbekulo, la unika alia membro de la genro Ephippiorhynchus. Ĝi estas pli malpli similgranda kun la konata Blanka cikonio, sed kun tre partikularaj koloroj en plumaro kaj kapo (beko).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Selbekulo
Selbekulo en Sudafriko
Selbekulo en Sudafriko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Cikonioformaj Ciconiiformes
Familio: Cikoniedoj Ciconiidae
Genro: Ephippiorhynchus
Specio: E. senegalensis
Ephippiorhynchus senegalensis
(Shaw, 1800)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo kaj vivejo redakti

Ĝi estas disvastigata specio de reproduktantaj kaj loĝantaj birdoj en subsahara Afriko el Ĉado, Sudano, Etiopio kaj Kenjo suden tra Kongo al norda Sudafriko (sed ĝi forestas el plej suda kaj sudorienta Sudafriko), kaj en Gambio, Senegalio, kaj Eburbordo en Okcidenta Afriko. Ĝi estas nomada en Maŭritanio.

Ĝi loĝas en riveroj kaj lagetoj nesalakvaj, en humidejoj kaj marĉoj, en malfermaj zonoj kaj arbaraj herbejoj. La Afrika selbekulo neniam estis tre komuna specio pro ties neceso de ampleksaj areoj de taŭga biotopo. La Afrika selbekulo ege suferas pro homa aktivado, kvankam ĉefaj minacoj estas sekigado de humidejoj kaj ŝanĝo de naturaj areoj en agrikulturaj terenoj. En Kenjo estas nur ses lokoj por reproduktado de tiu specio. Kvankam ĝi teorie ĝuas de laŭleĝa protektado kaj ties populacio estas stabila, la konservado en teritorio tiom ampleksa kaj disa malfacilas. Eĉ en naciaj parkoj kaj ĉasrezervejoj estas malmultaj reproduktaj paroj.

Tiu afrotropisa specio havas ampleksan teritorion de ĝis 17 000 000 da km², sed estas nekomuna specio. La populacio estas ĉirkaŭkalkulata inter 10 000 kaj 25 000 individuoj.

Aspekto redakti

 
Ino en Kenjo – irisoj estas flavaj.
 
Fiŝkaptante en Tanzanio.

Tiu estas granda birdo kiu regule atingas alton de 150 cm, longon de 142 cm kaj enverguron de 2.4-2.7 m. La masklo estas pli granda kaj pli fortika ol la ino, kun gamo de 5.1-7.5 kg. Dum la ino estas kutime inter 5 kaj 7 kg. Ĝi estas probable la plej alta el la cikonioj (kvankam ne la plej fortika), ĉefe pro ties tre longaj kruroj (tarsolongo estas de ĝis 36.5 cm). La longa beko mezuras el 27.3 al 36 cm.[1] Ambaŭ seksoj povas esti facile distingeblaj pro la orflavaj irisoj de la ino kaj la brunaj irisoj kaj la pendantaj flavaj bridoj de la masklo. Do estas iome da seksa duformismo.

La plumaro estas rimarkinde bela, kaj identa ĉe masklo kaj ino dum ripoze sed la ino montras multe pli da blanko en unuarangaj dumfluge. La kapo, kolo, dorso, flugiloj kaj vosto estas irizece (ĉefe ĉe kolo kaj flugiloj) nigraj, kun la resto de la korpo kaj la unuarangaj flugoplumoj blankaj. Kontrasto inter nigraj kaj blankaj partoj estas tre markata. Junuloj estas pli brungrizaj en plumaro. La amasfortika beko estas tre ruĝa kun nigra bendo en la dua kvarono kaj tre flava frunta ŝildo (la “selo” -ĉar tiu formo estas- kio nomigas la birdospecion laŭ la komuna nomo) kiu kovras la unuan ruĝan kvaronon plus iomete de la nigra bendo. La kruroj kaj piedoj estas nigraj kun rozkoloraj genuoj. En la brusto estas nuda (senpluma) ruĝa haŭtaĵo, kies koloro malheliĝas dum la reprodukta sezono.[2]

Oni registris ekzemplerojn eĉ de ĝis 36 jaroj.

Kutimaro redakti

Ili estas silentaj escepte pro bekofrapado ĉe nesto. Kiel plej cikonioj, ankaŭ tiuj flugas havante kolon etende, ne kuntirita kiel ardeo; dumfluge, la granda fortika beko falas suben iome sub la ventra alto, kio havigas al tiuj birdoj tre nekutiman aspekton al tiuj kiuj vidas ilin la unuan fojon (vidu tie [3] por foto). Al sperta birdumanto aliflanke, tio plifaciligas ties rekonon eĉ se vidataj dedistance. Oni sugestis, ke pro ties grando kaj nekutima aspekto dumfluge, tiu specio estas la bazo por la kaŝbestoj nome "Granda Birdo" kaj "Kongamato".

Resti freŝe en klimato tiom varma kaj senombra estas ega problemo por la Selbekulo. Por eviti plivarmiĝo, ĝi energie anhelas kaj hirtigas siajn plumojn por apartigi el la korpo la eksteraj plumoj jam varmigitaj de la suno. Plenkreskuloj plenigas siajn bekojn el akvo iome regule por refreŝigi la idojn aŭ la ovojn. Ili eĉ fekas sur siaj kruroj por kovri ilin de blankaj fekaĵoj (urohidrozo).

Reproduktado redakti

 
Detalo de kapo kaj beko, kies formo kaj kurbeco estas unikaj inter birdoj.

La Selbekulo reproduktiĝas en arbaraj akvejoj kaj aliaj humidejoj en tropikaj malaltaj teroj. Ili konstruas grandan, profundan neston el bastonetoj en arbo, kie la ino demetas 1 aŭ 2 blankajn ovojn ĉirkaŭ 146 g pezaj. Ĝi ne formas reproduktajn koloniojn, kaj kutime troviĝas sola aŭ en paroj. La periodo de kovado estas 30–35 tagoj, kun pliaj 70 – 100 tagoj antaŭ elnestiĝo.

Manĝo redakti

La Selbekulo, kiel plej el siaj parencoj, manĝas ĉefe fiŝojn, ranojn kaj krabojn, sed ankaŭ malgrandajn birdojn kaj reptiliojn. Ili moviĝas laŭ decida kaj majesta maniero dum ili ĉasas, en simila vojmaniero al pli grandaj ardeoj.

Rilato al kulturo de Antikva Egipto redakti

 
Konture la "selforma" ŝildo.

Tiu birdo estas reprezentata en hieroglifo de Antikva Egipto (listo Gardiner G29) kiu havis la fonetikan valoron de "ba":

G29

Ties priskribo estas ofte erare donita kiel "jabiruo", kiu estas fakte la parenco de tiu specio en Latinameriko, pro kio tiu nomo ankaŭ uzatas por la selbekulo. La faraono Ĥaba de la 3a dinastio de Egipto metis tiun hieroglifon en sia nomo (Jiménez Serrano 2002).

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Hancock & Kushan, Storks, Ibises and Spoonbills of the World. Princeton University Press (1992), ISBN 978-0-12-322730-0
  2. PDF San Diego Zoo file Arkivigite je 2011-07-22 per la retarkivo Wayback Machine 477 KB
  3. Afrika online: Okawango – Sattelstorch – Ephippiorhynchus senegalensis – Saddlebilled Stork. Arkivita el la originalo je 2013-03-31. Alirita 2012-07-29.

Eksteraj ligiloj redakti