Selenĉa, serbe Селенча, slave Selenča, hungare Bácsújfalu estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Suda Baĉka en municipo de Baĉ. La hungaroj uzas ankaŭ formon Szelencse [selenĉe].

Selenĉa situas en la mapo en la verda municipo
Luterana preĝejo de Selenĉa
Katolika preĝejo de Selenĉa

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Selenĉa situas sur ebenaĵo.

Historio redakti

Slovakoj fondis la vilaĝon en 1758, kies tiama loknomo estis "Érsek Ujfalu" (=ĉefepiskopo-nova-vilaĝo). Poste oni nomumis la komunumon Bácsújfalu. En 1886 kaj en 1899 incendioj okazis. En 1900 vivis en Bácsújfalu 3135 homoj, (2985 slovakoj, 65 hungaroj, 43 germanoj, 40 serboj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj iĝis parto de Hungario ĝis 1944. En 2002 loĝis en Selenĉa 3279 homoj, (slovakoj: 2990 (91 %), ciganoj 175 (5 %), serboj 45 (1 %), hungaroj 12 (0.4 %) kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti