Serényfalva
Bazaj informoj redakti
Serényfalva (ŝerEnjfalva) estas vilaĝo en Hungario, en la regiono Norda Hungario, en la departemento Borsod-Abaúj-Zemplén kaj en la subregiono de Ózd.
- Areo: 20 km²
- Alteco super marnivelo: 171 m
- Loĝantaro: 1100
- Poŝtkodo: 3729
- Telefonprefikso: 48
Situo redakti
La vilaĝo situas sur deklivoj, laŭ rojo, borde de la slovaka landlimo kaj laŭ traira flankovojo. Ĉefvojo kaj la fervojo Miskolc-Slovakio preteriras. Putnok troviĝas 6 km-ojn for, Ózd 15, Kazincbarcika 23 kaj Miskolc 42 km-ojn for.
Historio redakti
La unua mencio devenas el la 13-a jarcento. Post la mezepoko la turkoj senhomigis la vilaĝon. Komence de la 20-a jarcento brikofabriko ekfunkciis. Post la Traktato de Trianon la vilaĝo trovis sin apud la nova limo de Ĉeĥoslovakio. Ekde 2008 ankaŭ Slovakio apartenas al interna zono de Schengen, sekve la kontrolo ĉesis ĉe la limo. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, biblioteko, poŝto kaj hoteleto.
Vidindaĵoj redakti
- kalvinana preĝejo de 1926
- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Ĉiuj Sanktuloj el la 18-a jarcento
- statuo de Johano Nepomuka
- monumento pri la jarmilo