Sergej Lochthofen

germana ĵurnalisto

Sergej LOCHTHOFEN (naskiĝinta la 24-an de aŭgusto 1953 en Vorkuta) estas rusigermana ĵurnalisto, kiu ĉefredaktistis inter 1990 kaj 2009 ĉe la turingia taggazeto Thüringer Allgemeine.

Sergej Lochthofen
Sergej Lochthofen en la Urba biblioteko en Nordhausen (2015)
Sergej Lochthofen en la Urba biblioteko en Nordhausen (2015)
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1953 (1953-08-24) (70-jaraĝa)
en Vorkuta
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia RespublikoSovetunio
Familio
Patro Lorenz Lochthofen
Infano Boris Lochthofen
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

Vivo redakti

Sergej Lochthofen, estante soveta civitano, frekventis sovetian lernejon sur la teritorio de GDR. Poste li ekstudentis pri arthistorio sur Krimeo revenante post nur du semestrojn en GDR por eskapi al la deviga soldatservo en Sovetunio. Inter 1971 kaj 1973 li voluntulis ĉe la gazeto de la estraro de Socialista Unueca Partio de Germanio por la Distrikto Erfurto Das Volk antaŭ studi ĝis 1977 ĉe la sekcio ĵurnalisma de la Karl-Marx-universitato en Lepsiko. En 1990 li elektitis fare de la gazetanoj ĉefredaktisto de la iama partiorgano kiu alinomiĝis je Thüringer Allgemeine. Post la germania reunuiĝo li konsentis iĝi germana ŝtatanano.[1]

La saman tempon fonditis personar-kompanisocieto r.l. (Thüringer-Allgemeine-Mitarbeiter-Beteiligungs-GmbH) kun kapitalo de 25.000 markoj. Ankoraŭ hodiaŭ parto de la gazeto apartenis al la menciita societo. Unu el la societanoj estis ankaŭ Lochthofen kiu krome estis la unusola orientgermano kiu ĉefredaktoris ĉe regione grava gazetgrupo. Tio eblis ŝajne ankaŭ pro lia ofta sinprezento en amaskomunikiloj. Li ekzemple ofte gastis en la televidelsendo Presseclub de ARD kiu li taksitis kvazaŭ voĉdonanto de la oriento de Germanujo.

En la 26.11.2009 la ĉefoj de okcidentgermana komunikilkonzerno WAZ, kiu intertempe prenis la plejmulton de la respondeco ĉegazeta, anoncis ke Sergej Lochthofen ne plu ĉefredaktistus kaj ke ankaŭ lia edzino Antje-Maria Lochthofen ne plu tiupostene vicus. Posteulo iĝis Paul-Josef Raue. Antaŭe estis ankaŭ diferencegaj ideoj ĉe Lochthofen kaj WAZ-estraro pri ŝanĝoj gazeta; krom maldungoj la WAZ-anoj ankaŭ favoris instalon de malmultekosta centra novaĵdisponigejo por la aferoj orientgermanaj.[2] Kontraŭ tiaj decidoj estis pluraj protestoj de legantoj kaj kunlaborantoj, de ĵurnalistaj societoj, de Ĉambro industria-komerca de Erfurto. Sergej Lochthofen ankaŭ ne ŝatis la paralelan maldungon de la edizino kion li akrege kritikis kaj komparis kun diktaturaj metodoj.[3] La konzerno taksis lian akran kritikon damaĝa por la tuta firmao kaj plirapidigis la demisiigon de Lochthofen je la 1.12.2009.[4]

Lochthofen estas membro de PEN-klubo de Germanio.

Familio redakti

Sergej Lochthofen naskiĝis kiel filo de la germana komunisto Lorenz Lochthofen kaj de rusa patrino en Vorkuta en Sovetunio. La patro originis el Dortmund veninte en 1930 en la komunisma paradizo Sovetunio por labori kiel minejforĝisto ĉe Donbaso. Baldaŭ poste li ekstudentis pri ĵurnalismo en Moskvo kaj politikan ekonomion en Engelso. Finfine li redaktis ĉe la germanlingva gazeto Nachrichten. En 1938, en la kuro de la stalinaj purigoj kaj kondamnitis je 5 jaroj punlaboro en internigejo en Vorkuta, sed devis resti 9 jarojn. Post liberiĝo el gulago en 1947 li vivis en ekzilo, daŭre en Vorkuta. Post rehabilitiĝo en 1956 fare de tribunalo en Saratov li rajtis elmigri en GRD kune kun edzino kaj la filoj Pavel (*1947) kaj Sergej (*1953). En komunisma Orienta Germanio li iĝis deputito en 1963 en la centra komitato berlina.

Sergej Lochthofen estas la patro de Boris Lochthofen, kiu fariĝis en 2016 direktoro de la turingia filio de Mitteldeutscher Rundfunk.

Honoroj redakti

Fare de ĵurio kun 60 anoj de la fakgazeto Medium Magazin Lochthofen nomumitis en decembro 2009 regiona ĉefredaktisto 2009.[5]

Verkoj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sergej Lochthofen en la germana Vikipedio.