Sergej Ivanoviĉ Rudenko (ruse Сергей Иванович Руденко; naskiĝis la 16-an de januaro, 1885, Ĥarkovo - mortis la 16-an de julio, 1969, Leningrado) estis elstara rus/soveta antropologo kaj arkeologo kiu malkovris kaj elfosis plej famajn el la tomboj de skitoj, nome en Paziriko, en Siberio.

Sergej Rudenko
Persona informo
Naskiĝo 29-an de januaro 1885 (1885-01-29)
en Ĥarkivo
Morto 16-an de julio 1969 (1969-07-16) (84-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Tombo Shuvalovskoe Cemetery
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato
Okupo
Okupo antropologo • arkeologo • prahistoriisto
vdr

Rudenko estis sekvanto de la "Franca Skolo" de antropologio de Paul Broca. Li partoprenis en la Mapkomisiono de la Rusia Geografia Societo (IRGO) setliĝintaa en 1910. Tiujare li partoprenis en ekspedicio al la baseno de la rivero Obo en okcidenta Siberio, kie li studis la kutimojn de la Ĥantoj.

En 1917 li estis fondinto-partoprenanto en la Komitato por la Studo de la Triba Kompono de la Populacio de la Bordolandoj de Rusio (KIPS), kun kelkaj kolegoj de la Mapkomisiono de la Rusia Geografia Societo (IRGO).

Rudenko profesoris en la Leningrada Universitato el 1921 al 1954. En 1947-1950 kaj 1954 li estis sendita de la Soveta Arkeologia Instituto esplori la kurganojn en la Altajo. Dum la elfosado de la tomboj de Paziriko, li malkovris la plej spektaklan en la mondo tatuitan mumion. Honore al la laboro fare de Rudenko kaj al ties antropologia metodo, nun oni diras, ke la trovitaĵoj apartenas al la Pazirika Kulturo kiu floris inter la 7-a kaj 3-a jarcentoj a.K.

Herodoto kaj aliaj antikvaj verkistoj aludis al Altajo kiel "la ormonto". Tie la nekonkerebla citadelo de la skitoj kaŝiĝis dum jarcentoj. Rudenko, tamen, estis sufiĉe prudenta por ne atribui siajn trovojn al la skitoj. Li atribuis la kurganajn trovojn al la impresaj ferepokaj militistoj, kiujn li nomis "Pazirikoj". Kvankam ili ne lasis skribaĵon, la objektoj de Pazirikoj distingiĝas per prilaborita alta nivelo de arteco kaj manfariteco.

La pazirikaj tomboj malkovritaj de Rudenko estis en preskaŭ perfekta ŝtato de konservado. Ili enhavis skeletojn kaj netuŝitajn korpojn de ĉevaloj kaj remburitaj homoj, kun granda riĉo de objektoj inklude selon, rajdekipon, ĉaron, persajn tapiŝojn, vestojn, juvelojn, muzikajn instrumentojn, amuletojn, ilojn, kaj, interese, "aparato por enspiri fumon de kanabo". Interese ke oni trovis en la tomboj aĵojn el Persio kaj Ĉinio, kiujn la Pazirikoj devis akiri nur per veturado de miloj de mejloj.

Referencoj redakti

  • S.I. Rudenko, Kul'tura naseleniia Gornogo Altaia v skifskoe vremia (Moskvo kaj Leningrado, 1953)