Ramón Serrano Súñer

(Alidirektita el Serrano Súñer)

Ramón SERRANO Súñer (Kartaĥeno, 12-a de septembro de 1901Madrido, 1-a de septembro de 2003) estis advokato kaj politikisto de Hispanio, sesfoje ministro de la unuaj registaroj frankistaj inter 1938 kaj 1942, okupante la postenojn pri Internaj Aferoj, Eksteraj Aferoj, stabano de Falange Española Tradicionalista de las JONS (1938), kaj estis fondinto de la NRO ONCE (1938) kaj de la amaskomunikiloj Agencia Efe (1939) kaj Radio Intercontinental (1950).

Ramón Serrano Súñer
Persona informo
Ramón Serrano Súñer
Naskonomo Ramón Serrano Suñer
Naskiĝo 12-an de septembro 1901 (1901-09-12)
en Kartaĥeno
Morto 1-an de septembro 2003 (2003-09-01) (101-jaraĝa)
en Madrido
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido vd
Partio FET y de las JONS vd
Subskribo Ramón Serrano Súñer
Familio
Edz(in)o Ramona Polo Martínez-Valdés vd
Amkunulo Sonsoles de Icaza vd
Infanoj Carmen Díez de Rivera • José Felipe Serrano-Suñer Polo • Fernando Serrano-Suñer Polo • Jaime Serrano-Suñer Polo • María del Pilar Serrano-Suñer Polo • Ramon Serrano-Suñer Polo • Francisco Serrano-Suñer Polo vd
Parencoj María del Carmen Polo Martínez-Valdés • Francisco Franco vd
Profesio
Okupo diplomatoadvokatopolitikisto • State lawyer • falangist vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Serrano Súñer (kun malhelaj uniformo kaj zono) kun José Moscardó kaj Heinrich Himmler dum vizito al Berlino oktobre de 1940.
De dekstro maldekstren: Serrano Súñer, Franco, Heinrich Himmler kaj la generalo Karl Wolff (malantaŭ Franco estas la generalo Moscardó).

Konata populare per la kromnomo Cuñadísimo (nome bofratego, ĉar estis bofrato de Carmen Polo, edzino de Francisco Franco)[1], Ramón Serrano Súñer estis unu de la ĉefaj fondintoj de la Frankisma Reĝimo dum ties unuaj jaroj, kaj laŭjure kaj laŭpolitike, ĉefa aliancano de la reĝimo de Naziisma Germanio, kaj ĉefa aŭtoro de la frankisma leĝo pri laborrajto nome Fuero del Trabajo (1938). Li estis rekonata pro sia germanofilio, helpis la sendon de la Blua Divizio por lukti favore al Hitler kontraŭ Sovetunio, kiel milita unuo integrata en la Wehrmacht, post elstara diplomatia kontaktaro dum negocado kun la naziisma germana registaro kiu fruktis en la Renkonto de Hendajo inter Franco kaj Hitler la 23an de oktobro 1940.

Pro la falo de la Nazia Germanio, ankaŭ lia politika gravo falis, kaj estis anstataŭata en 1942 kaj elpostenigita fare de la Frankisma Reĝimo.

Verkoj redakti

Notoj redakti

  1. Kiel vortoludo pri kromnoma termino Generalísimo de Francisco Franco.