Sharon Acker

kanada aktorino

Sharon ACKER (2-an de aprilo 1935 - 16-an de marto 2023) estis kanada aktorino kaj modelo.

Sharon Acker
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aprilo 1935 (1935-04-02)
en Toronto, Ontario,  Kanado
Morto 16-an de marto 2023 (2023-03-16) (87-jaraĝa)
en Toronto
Lingvoj angla
Ŝtataneco Kanado Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj 4
Okupo
Okupo teatra aktoro
televida aktoro
filmaktoro
aktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ŝi komencis sian karieron per televidaĵo On Camera en 1955, kaj en kino ŝi debutis per Lucky Jim en 1957.

Dum 1960-aj jaroj ŝi aperis en multaj televidaĵoj kiel Quest, The Wild Wild West, Star Trek, Get Smart, It Takes a Thief kaj Lancer krom en kinfilmoj Point Blank, The First Time, Waiting for Caroline, inter aliaj.

En la 1970-aj jaroj Acker aktoris en televidaĵoj The Bold Ones: The Senator, Alias Smith and Jones, Gunsmoke, Love, American Style, Mission: Impossible, McMillan & Wife, The New Perry Mason, Cannon, Barnaby Jones, Executive Suite, The Love Boat, The Rockford Files, Police Story kaj aliaj.

Dum la 1980-a jardeko ŝi laboris en televido per Galactica 1980, The Incredible Hulk, Quincy M.E., Crazy Like a Fox, Murder, She Wrote ktp. krom en kino per filmoj Happy Birthday to Me kaj Threshold.

Ŝia lasta laboro estis en televidserio The Young and the Restless en 1992.