Shrouk El-Attar (naskiĝis la 30-an de novembro 1994 en Aleksandrio, Egiptio) estas elektronika dezajna inĝeniero, ventro-dancistino, aktivulino por la rajtoj de GLAT+ kaj iama rifuĝinto el Egiptio kiu ricevis azilon en Britio.

Shrouk El-Attar
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1994 (1994-01-01) (30-jaraĝa)
en Aleksandrio
Lingvoj arabaegipt-araba
Loĝloko LondonoCardiff
Ŝtataneco Egiptio
Alma mater Kardifa Universitato
Okupo
Okupo aktivulo • belly dancer • homrajta aktivulo • GLAT-aktivulo
vdr

Vivo redakti

Ŝi naskiĝis la 30-an de novembro 1994 en Aleksandrio, Egiptio. Ŝi fuĝis Egiption kaj petis azilon en Britio, kiun ŝi ricevis. Tie ŝi studis en la kimra Universitato de Cardiff, kiu elektis dediĉi tutan numeron de sia revuo al ŝi el pli ol 100 000 eks-studentoj[1]

Aktivismo redakti

GLAT redakti

Ŝi volas montri al la mondo la veran diversecon de la maniero kiel aspektas inĝenieroj, nome ke eblas samtempe esti ventro-dancistino kaj inĝeniero[2]. El-Attar agis kiel ventro-dancistino nune nomata "Dancing Queer", por trovi monrimedojn por GLAT-homoj en Egiptio[3] kiuj pagu advokaton por defendi sin en tribunalo pro sia genroseksa orientiĝo kaj por helpi ilin translokiĝi kiam ilia vivo estas en danĝero[4]. Ŝi uzas ventran dancon por konsciigi kaj fari kampanjon por la rajtoj de la GLAT-komunumo en Egiptio[5], kie ili estas turmentitaj, enkarcerigitaj aŭ senditaj al malsanulejoj por mensaj malsanoj. Krom se individuo el la komunumo GLATK+ volas 'montri penton kaj bedaŭron pri sia sekseco', ili ne estos portretitaj en pozitiva lumo[3]. Krome Egipto pripensis novan leĝon por malpermesi samseksemon, kiu verŝajne akcelos la situacion por GLAT-Egiptoj[6].

Ĝis antaŭnelonge, la moderna araba ne havis pozitivan vortprovizon por pozitive paroli pir spertoj de homoj el la komunumo GLAT+ kaj eĉ post la naskiĝo de la nova araba vorto Methly (araba por 'kiel mi') uzi tiun vorton por paroli pozitive pri tiaj spertoj en la araba restas revolucia ago[1].

Scienco kaj edukado redakti

Shrouk El-Attar ankaŭ gvidis la kampanjon "Equal Access" (egala aliro al edudado) enkadre de la Student Action for Refugees Society aŭ STAR (Societo por Studenta Agado por Rifuĝintoj). Kiam ŝi komencis la kampanjon, tre malmultaj britaj universitatoj akceptis azilpetantojn kiel 'home students' (hejmajn studentojn), sed en 2019 jam ĉirkaŭ 60 da ili akceptis la proponon. La Universitato de Cardiff kie Shrouk El-Attar rajtis studi, estis la unua 'Equal Access'-universitato en Kimrio[1].

La fakto ke ŝi, kiel adoleskulo kiu estis azilpetinto, ne ricevis la rajton studi inĝenierarton en universitato, forte influis ŝian mensan sanon. Malgraŭ tio, ŝi fariĝis STEM-ambasadoro en 2011. En 2019, ŝi komencis projekton por instrui matematikon al infanoj de rifuĝintoj[2].

Premioj kaj agnoskoj redakti

Post agnosko fare de la Institution of Engineering and Technology en 2015, Shrouk El-Attar ricevis la Da Vinci-novigan premion pri inĝenierarto (2016). Shrouk El-Attar estas unu de la virinoj elektitaj en la jaro 2018 de la BBC kiel unu de la 100 plej inspiraj kaj influriĉaj virinoj en la mondo (100 Women BBC)[7][8]. Ŝi ankaŭ ricevis agnoskon de la agentejo pri rifuĝintoj de Unuiĝintaj Nacioj (UNHCR) kiel "Juna Virino de la Jaro" (2018) pro sia aktivismo kaj inspira gvidanteco[4]. En 2019 ŝi ricevis agnoskon de la Institution of Engineering and Technology (pintaj 6 junaj inaj inĝenieroj en Unuiĝinta Reĝlando)[2].

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

(angla) Shrouk El-Attar video en Facebook

(angla) Re-thinking Gender and Sexuality, TEDX prelego de Shrouk El-Attar.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 (angla) "Examined Life - Shrouk El-Attar (MEng 2018)". Universitato Cardiff.
  2. 2,0 2,1 2,2 (angla) "Young Woman Engineer of the Year Awards" - biografioj de la finalistoj: "Shrouk El-Attar, Electronic Design Engineer, Renishaw Arkivigite je 2019-10-29 per la retarkivo Wayback Machine", Institution of Engeneering and Technology, 2019
  3. 3,0 3,1 (angla) Moustafa Daly, "Meet the egyptian dancing queer challenging homophobia, refugees' mistreatment, and beauty standards", Cairo Scene, la 28-an de junio 2018, arĥivita de la originalo la 1-an de julio 2018.
  4. 4,0 4,1 (angla) "Meet the UN's 'Woman of the Year': An Egyptian, queer, bellydancing activist", The New Arab;
  5. (angla) Emma Batha, "Belly dancer dons beard to protest LGBT abuse in Egypt", Reuters, la 14-an de marto 2018, alirite la 11-an de decembro 2019.
  6. (angla) "The belly dancer donning a beard to protest LGBT abuse in Egypt", Thompson Reuters Foundation News. la 14-an de marto 2018.
  7. (angla) Sarah Young, "BBC 100 women 2018: the trailblazing women we should all get to know", The Independent, la 19-an de novembro 2018, alirite la 11-an de decembro 2019.
  8. (angla) "100 Women: Who took part?", BBC, la 22-an de novembro 2013, alirite la 11-an de decebro 2019