Silso en Engadino

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Sils en Engadino)

Silso en Engadino (en la germana lingvo Sils im Engadin, en la romanĉa lingvo Segl, oficiale skribita per la dulingva nomo Sils im Engadin/Segl) estas komunumo de la komunumaro Supra Engadino kaj la distrikto Malojo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 754 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Silso en Engadino
Blazono de Silso en Engadino
Poŝtaŭto antaŭ la preĝejo de Silso
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Malojo
Komunumaro Supra Engadino
Koordinatoj  46° 26′ 0″ N 9° 46′ 0″ O / 46.43333 °N, 9.76667 °O / 46.43333; 9.76667 (mapo)Koordinatoj: 46° 26′ 0″ N 9° 46′ 0″ O / 46.43333 °N, 9.76667 °O / 46.43333; 9.76667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 754
Areo 63,57 km²
Alteco 1803 m super marnivelo
Poŝtkodo 7514
Komunumkodo 3789
Mapo de Silso en Engadino

Geografio redakti

Silso situas en Supra Engadino ĉe la bordo de la rivero Eno, kiu en okicidento de la komunumo elfluas el la Lago de Silso kaj oriente alfluas al la Lago de Silvaplano. La komunumo konsistas el la kvar frakcioj Sils-Maria, Sils-Baselgia, Fex kaj Grevasalvas.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Silso en Engadino limas en nordo kaj nordoriento al Silvaplano, en sudoriento al eksklavo Valo Roseg de Samedan, en sudo al Lanzada (Italio), en sudsudokcidento al Chiesa in Valmalenco (Italio), en okcidento al Bregaglia, kaj en nordokcidento al Bivio.

Trafiko redakti

Tra Silso pasas la kantona ĉefvojo n-ro de Silvaplano tra Malojopasejo al Chiavenna en Italio. Per la poŝtaŭtolinio de Sankta Maŭrico al Chiavenna la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Lingvoj redakti

La hodiaŭ trilingva komunumo (itala, germana kaj romanĉa) origine estis romanĉlingva. En la 19-a jarcento ankoraŭ du trionoj de la loĝantaro parolis la romanĉan, sed jam tiam ekzistis granda germanlingva malplimulto. Dum la popolnombrado de 1980 48,39% parolis la germanan, 31,57% la romanĉan kaj 15,44% la italan. En la jaro 2000 jam 59,39% parolis la germanan, 15,45% la italan, dum la romanĉa lingvo kun ankoraŭ 11,98% falis al la tria loko.

Famaj personecoj redakti

De 1881 ĝis 1888 Friedrich Nietzsche pasigis la somerojn en Sils-Maria, kaj tie skribis kelkajn de siaj gravaj verkoj inter kiuj la duan parton de Jen diris Zaratuŝtro. Ankaŭ Hermann Hesse regule venadis al Sils-Maria. La domo, kie Nietzsche loĝis en Sils-Maria, hodiaŭ estas muzeo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Silso datiĝas el la jaro 800 kiel Silles. En 1964 estis malkovrita en Sils-Baselgia du altaretoj el romia epoko, kiuj supozeble estas restaĵoj de romia sanktejo ĉe la pasejovojo tra Juliopasejo kaj Malojopasejo. Dum mezepoko grava ekonomia fonto estis la fiŝopredado en la Lago de Silso. El la jaro 1545 datiĝas alpopaŝtejoregularo. Ek de la 19-a jarcento la turismo fariĝis al ĉefa enspezofonto de Silso. [1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti