Lakta kardo

(Alidirektita el Silybum marianum)
Ankaŭ estas foje nomata lakta kardo alia herbo - vidu: Sonko.

La lakta kardomaria kardo ( Silybum marianum (L.) Gaertn., 1791 ) estas dujara herbo de la familio Asteracoj (Asteraceae).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lakta kardo,
maria kardo
La lakta kardo, Silybum marianum
La lakta kardo, Silybum marianum
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Subfamilio: Cichorioideae
Tribo: Cardueae
Genro: Silibo Silybum
Specio: S. marianum
Silybum marianum
(L.) Gaertn.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
Botanika skema bildo

Ĝi estas planto kun fortika aspekto, kiu en la unua jaro estigas bazan rozedon de folioj kaj en la dua jaro tigon ĝis pli ol 150 cm alta. La tuta planto estas senhara kaj riĉa je dornoj.

La folioj havas blankajn makulojn; iliaj randoj havas triangulajn lobojn kun dornaj pintoj. La bazaj folioj povas atingi 40 cm de longo, tiuj de la tigo estas pli malgrandaj kaj ĉirkaŭprenas la tigon je la bazo sen petiolo.

La floroj estas ambaŭseksaj, kun tuba korolo purpura, kaj kunkreskas en kapituloj globaj, ĉirkaŭataj de fortikaj brakteoj. Ili elburĝonas printempe, kutime de aprilo ĝis majo de la dua jaro.

La fruktoj estas oblongaj folikloj, pli mallarĝaj ĉe la bazo, kun papusoj riĉaj je longaj haroj ĉe la verto. Ili maturiĝas somere kaj estas disvastigataj de la vento.

La radiko estas fortika.

 
Rozedo de folioj

Vivareo redakti

La lakta kardo kreskas nature en ĉiuj mediteraneaj regionoj, inkluzive de Kanarioj, Madeira kaj Acoroj kaj oriente ĝis Irano. Nuntempe tamen ĝi spontaneiĝis en multaj aliaj landoj, eĉ en pluraj areoj de Norda kaj Suda Amerikoj kaj en suda Aŭstralio.

Kulturado redakti

La semoj estas prenataj skuante la kapojn (simile al la ago de la vento).

La lakta kardo estas taksata ĉarma en la ĝardenoj pro siaj unuajaraj folioj kun blankaj desegnoj. Dornoj tamen postulas iom da atento.

Kiam la celo estas la kolekto de semoj, oni ofte plantas tiujn kardojn laŭ vicoj kun denso de 8-10 plantoj en kvadrata metro.

La laktaj kardoj kreskas en ĉia grundo, en lokoj sub plena suno; ili ne bezonas akvumadon krom se pluvoj tute mankas dum longa tempo.

Kuraca herbo redakti

 
Floro de lakta kardo

La lakta kardo estas kuraca herbo, kies semoj estas uzataj por hepataj problemoj kaj malsanoj.

Ĝi estas uzata ankaŭ en herbaj likvoroj.

La uzo de ĉi tiu herbo kiel kuracilo estas konata ekde antikvaj tempoj, sed la identigo de la aktivaj substancaj entenataj en ĝi datiĝas je la 1970-aj jaroj.

La plej grava inter la entenaj ingrendiencoj estas silibinino.