Joseph Gärtner

Joseph GÄRTNER (n. la 12-an de marto 1732 en Calw; m. la 14-an de julio 1791 en Tübingen) estis germana kuracisto kaj botanikisto, kiu unue klasifikis la eŭkaliptojn[1]. Lia oficiala botanika aŭtora mallongigo estas GAERTN.

Joseph Gärtner
Joseph Gartner.jpg
Persona informo
Naskiĝo 12-an de marto 1732 (1732-03-12)
en Calw
Morto 14-an de julio 1791 (1791-07-14) (59-jara)
en Tübingen, Banner of the Holy Roman Emperor with haloes (1400-1806).svg Sankta Romia Imperio
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco duklando Virtembergo [#]
Alma mater Universitato de Tubingeno [#]
Familio
Infanoj Karl Friedrich von Gärtner [#]
Profesio
Okupo botanikisto • universitata instruisto • fungosciencisto • kuracistozoologo • scienca ilustristo [#]
Laborkampo plantoscienco [#]
Aktiva en Tübingen [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Joseph Gärtner studis medicinon en Tübingen kaj Göttingen. Post la doktoriĝo li faris longajn studajn vojaĝojn al Nederlando, Francio, Italio kaj Anglio.

Dum la jaro 1760 li iĝis profesoro pri anatomio en Tübingen, kaj dum 1768 nomumiĝis profesoro pri botaniko kaj direktoro de la botanika ĝardeno en Sankt-Peterburgo. Tamen jam du jarojn poste, dum 1770 li revenis al Calw, ĉar li malbone eltenis la nordeŭropan, marbordan klimaton de Sankt-Peterburgo. Dum 1772 naskiĝis lia filo Karl Friedrich von Gärtner, kiu mem iĝis botanikisto.

Lia plej grava publikaĵo estis la du-voluma verko De fructibus et seminibus plantarum ("pri plantaj fruktoj kaj semoj"), Stutgarto kaj Tübingen 1789 – 1791, kiu enhavas detalan priskribon de la fruktoj kaj semoj de pli ol 1000 plantaj genroj.

HonorigoRedakti

Laŭ Joseph Gärtner poste baptiĝis la biologia genro Gaertnera (LAM.) el la planta familio rubiacoj (rubiaceae).

ReferencojRedakti