Sinevirska Poljana

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Miĵgirja en Transkarpatio
Sinevirska Poljana

Bazaj informoj redakti

Sinevirska Poljana, ukraine Синевирська Поляна, ruse Синевирськая Поляна (sinjevirskaja poljana), hungare Felsőszinevér, estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Miĵgirja. La hungaroj uzis ankaŭ la nomon Szinevérpolyána.

Situo redakti

Sinevirska Poljana situas sub monto 1707 m-ojn alta, en valo de rivereto, laŭ traira flankovojo. Miĵgirja troviĝas 18 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio devenis el la 17-a jarcento. En 1910 loĝis en Felsőszinevér 1013 da homoj, plejparte rutenoj. Ĝis 1920 Felsőszinevér apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Ökörmező, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Felsőszinevér/Sinevirska Poljana. Ekde 1945 Sinjevirskaja Poljana apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj redakti

  • greko-katolika ligna preĝejo omaĝe al Redempto
  • Nacia parko
  • lago 22 m-ojn profunda, super marnivelo 989 m-ojn longa, plej granda en Transkarpatio, ŝatata feriejo
  • muzeo pri flosistoj