Scrooge McDuck

(Alidirektita el Skruĝo MakAnaso)

Scrooge McDuck [SKRUĜ makDAK] - esperantigebla Skruĝo MekAnasoMakAnaso - estas bildstria figuro, kreita en 1947 fare de Carl Barks kaj licencata fare de The Walt Disney Company. Li estas homforma anaso, kiel plejparto de la kreaĵoj de Barks. Lia plumaro estas blanka, sed lia beko, liaj gamboj kaj liaj piedoj estas flavaj. Li ofte surkaphavas nigran cilindran ĉapelon, kaj ĉiam surnazhavas naz-binoklon, surpiedhavas gamaŝojn.

Scrooge McDuck
anthropomorphic duck • rolulo en bildliteraturo • movbilda persono • fikciulo en televida serio • filma rolulo • rolulo de videoludo • rolulo en la kerna Disney-universo
Kreita de Carl Barks
Verko Mickey's Once Upon a Christmas
DuckTales
Christmas on Bear Mountain
Back to the Klondike
Vivo kaj Datoj de Scrooge McDuck
Donald Duck and urban climbers
Disney Dreamlight Valley
Voĉigita de Dallas McKennon (1960)[1]
Bill Thompson (1967)
Will Ryan (1987)
Alan Young (1974-present)[2]
Informoj
Kaŝnomo Ebenezer Scrooge
Eble sama Cartola Mascarado
Sekso vira
Specio antropomorfa anaso
Nacieco skota
Posedaĵo Money Bin, Number One Dime, McDuck building, Manor McDuck, McDuck Mansion
Ekipita per Cilindro, Nazumo, Redingoto, spats, promenbastono
Loĝloko Anasurbo
Okupo gradegkapitalisto • aventuristo • trezorserĉisto
Patro Fergus McDuck
Patrino Downy O'Drake
Gefratoj Hortense McDuck • Matilda McDuck • Gideon McDuck • Rumpus McFowl
Kunulo Goldie O'Gilt • Brigitta MacBridge
Infanoj Webby Vanderquack
Parencoj Donald Duck (nevo)
Huey, Dewey kaj Louie (pranevoj)
Ludwig Von Drake (bofrato)
vdr

Li estas konata, ĉar li estas en la rakontoj pri homformaj anasoj "la homo/anaso la plej riĉa en la mondo". Plie li estis avara, maldonema. Lia nacieco estas skota, sed li vivas en Usono (pro sia praulo Sinjoro Duncan McDuck) ekde - oficiale - la jaro 1902. Antaŭe, li trairis tra la mondo, ĉefe en Klondike, dum la Alaska orimpetego de 1896-1899. Solaj rektaj parencoj laŭ la verkaro de Walt Disney kaj Carl Barks estas la nevo Donald Duck, la pranevoj Hui, Dui kaj Lui, kaj la bofrato Ludwig Von Drake.

Scrooge tra la mondo redakti

  • Germanio : Dagobert Duck/Onkel Dagobert
  • Latina Ameriko : Rico McPato
  • Saudarabio : عم دهب (ʿamm Dahab : « Oncle Or »)
  • Belgio : Oncle Jérémie McDuck / Oncle Picsou
  • Brazilo : Tio Patinhas
  • Ĉinio : 史高治·麦克老鸭 (Shǐgāozhì MàikèLǎoyā : 史高治·麥克老鴨)
  • Esperanto : Skruĝo MekAnaso[mankas fonto]
  • Koreio : 스크루지 맥덕 (Seukeuruji MaekDeok)
  • Danio : Joakim von And
  • Hispanio : Tío Gilito
  • Usono / Britio : Scrooge McDuck / Uncle Scrooge
  • Finnlando : Roope Ankka
  • Francio : Oncle Harpagon (1949) / Oncle Edgar (1950-aj jaroj) / Balthazar Picsou (ekde la 21-a de decembro 1952)
  • Grekio : Σκρουτζ Μακ Ντακ (Skroutz Mak Dak)
  • Hungario : Dagobert McCsip
  • Islando : Jóakim Aðalönd
  • Italio : Paperon de' Paperoni
  • Japanio : スクルージ・マクダック (Sukurūji・MakuDakku)
  • Norvegio : Skrue McDuck / Onkel Skrue
  • Nederlando : Dagobert Duck / Oom Dagobert
  • Polio : Sknerus McKwacz
  • Portugalio : Tio Patinhas / Patinhas Mc Pato
  • Rusio : Скрудж МакДак (Skruĝ MakDak)
  • Svedio : Joakim von Anka
  • Turkio : Varyemez Amca

Referencoj redakti

  1. Donald Duck and His Friends. Arkivita el la originalo je 2018-07-01. Alirita 2012-02-01.
  2. Dickens' Christmas Carol.

Vidu ankaŭ redakti