Sobina minejo estas la naftogasokondensata minejo kiu situas en Evenkio (Krasnojarska regiono, Rusio), 700 km nord-oriente de la urbo Krasnojarsko kaj estas parto de la Leno-Tungusa naftogasa provinco. Ĝi estis malkovrita en 1982, sed ankoraŭ ne ekspluatata.

Sobina minejo
ruse Собинское
Situo: Evenkio (Krasnojarska regiono, Rusio)
Geografia situo 60° 0′ 0″ N, 102° 0′ 0″ O (mapo)60102Koordinatoj: 60° 0′ 0″ N, 102° 0′ 0″ O (mapo)
Sobina minejo (Krasnojarska regiono)
Sobina minejo (Krasnojarska regiono)
DEC
Sobina minejo
Sobina minejo
Sobina minejo (Rusio)
Sobina minejo (Rusio)
DEC
Sobina minejo
Sobina minejo
Tipo: naftogasokondensata minejo
Parto de: Leno-Tungusa naftogasa provinco
Malkovro: 1982
Statuso: esplorata
Kapacito: 138,7 miliardoj da kubaj metroj (2002)
vdr

Geologio redakti

La minejo estas ligita al la Sobina muroforma levaĵo de la Siberia kratono. Tiu levaĵo influas la Sobino-Teterinan megamuron de la Katanga montobreĉo , kiu dividas la Bajkitan kaj Nepo-Botuobian anteklizojn. Grandeco de la levaĵo laŭ tegmento de la vanavara tavolaro de ediakaro estas 55 x 20 km, amplitudo 120 m.

La minejo havas tri strukturajn etaĝojn. La kristala fundamento estas heterogena arĥaiko-proterozoika. La transira komplekso estas formita de rifeanaj rokaĵoj de proterozoiko. La sedimenta kapoto konsistas el sedimentaĵoj de ediakaro, kambrio, karbonio, permio, triaso kaj kvaternaro. Ĝi dividiĝas je tri kompleksoj: la subsala (terigenaj sedimentaĵoj de la vanavara tavolaro, la karbonato-terigenaj sedimentaĵoj de la oskobina kaj katanga tavolaroj), la karbonataj sedimentaĵoj de la sobina kaj tetera tavolaroj. La vanavara, oskobina, katanga kaj sobina tavolaroj formiĝis en ediakaro, la tetera — en ediakaro-kambrio. La prognozata naftogasa kapacito estas ligita al la subsala komplekso. Super ĝi kuŝas la halogeno-karbonata komplekso, formita ĉefe per saloj, dolomitoj kaj kalkoŝtono. La sedimenta kapoto estas trapikita de tavolaj intruzioj de trapoj, la malsupra parto de kiuj estas ligita al la sedimentaĵoj de la tetera tavolaro.

Enhavo de la gaso: metano 62,8-65,8%, etano 4,6-5,6%, propano 1,7-2,1%, butano 0,6-0,9%, karbonduoksido 0,03-0,23%, azoto 23,9-28,1%, heliumo 0,56-0,58%.

En 2002 la komenca gaskapacito estis taksita je 138,7 miliardoj da kubaj metroj. La minejo estas pretigita por la ekspluatado.

Literaturo redakti

  • Старосельский, В. И.. [2004] Р. И. Вяхирев: Собинское месторождение // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 416. ISBN 5-85270-327-3.