Somlójenő
Somlójenő [ŝomlojenO] estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Devecser.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 8 km²
- Loĝantaro: 310
- Poŝtkodo: 8478
- Telefonprefikso: 88
Situo
redaktiSomlójenő situas sub iama vulkano Somló 432 m-ojn alta, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Graz, laŭ fervojo Székesfehérvár-Celldömölk. Ajka troviĝas 19, Sümeg 21, Celldömölk 26, Pápa 29 km-ojn.
Historio
redaktiLa ĉefa okupiĝo de la loĝantoj estas longe la vinkulturo. Vilaĝservoj estas restoracio, gastejo, migra poŝto.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika kapelo omaĝe al Sankta Kruco el la 19-a jarcento
Famuloj
redaktiEn Somlójenő naskiĝis arkitekto László Irsy.
Komunumoj pri Jenő en Hungara reĝlando
redaktiJenő estas unu el la 7 hungaraj gentoj.
Baranyajenő | Budajenő | Diósjenő | Jászkarajenő | Jenő | Kisjenő | Pilisborosjenő | Somlójenő | Temesjenő |
Vidu ankaŭ: Tiszajenő