Song Ho-young
Song Ho-young (송호영) estas korea esperantisto, elektita kiel la 23-a prezidanto de Korea Esperanto-Junularo(KEJ) por la jaroj 2008 kaj 2009. Li estas membro de UEA(MA), ILEI, KEA/KEJ kaj ULKA.
Song Ho-young | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Gloro |
Naskiĝo | la 27-a de julio 1985 en Pohang, Korea Respubliko |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Sud-Koreio |
Alma mater | Wonkwang University College of Medicine (en) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (2006–) |
Esperanto | |
Esperantistiĝis en | 2006 |
Li naskiĝis en 1985 en korea havenurbo Pohang, kaj nun loĝas en Iksan, ĉirkaŭ sia universitato Wonkwang, kie li studas medicinon.
Esperantista aktivado
redakti<2006>
- Esperantistiĝis pere de la Esperanto-kurso en Univ.Wonkwang, gvidita de Lee Jung-kee
- Partoprenis en la 1-a Esperanto-Festivalo en Zaozhuang, Ĉinio
- Partoprenis en Transjara Kurskunveno de Esperanto, Kameoka, Japanio
<2007>
- Akiris Esperanto-atestilon je la dua nivelo de Esperanto-Populariga Asocio
- Fariĝis prezidanto de la Esperanto-rondo en Univ.Wonkwang
- Akiris Esperanto-gvidrajton agnoskitan de Korea Esperanto-Asocio
- Partoprenis en la 92-a Universala Kongreso de Esperanto, Jokohamo, Japanio
- Partoprenis en la 39-a Korea Kongreso de Esperanto, Seulo, Korea Respubliko
- Laboris kiel ĉeforganizanto de la 26-a Komuna Seminario, Iksan, Korea Respubliko
<2008>
- Laboris kiel vicgvidanto de meznivela kurso en Vintra Esperanto-Kurso de Korea Esperanto-Asocio
- Elektiĝis kiel la 23-a prezidanto de Korea Esperanto-Junularo por la jaro 2008
- Rekonstruis retejon de Korea Esperanto-Junularo
- Reguligis eldonon de Verda Voĉo, du-monata organo de Korea Esperanto-Junularo
- Ekapartenis al la redakcio de Korea Esperanto-Asocio
- Fariĝis komitatano A kaj azia komisiito de TEJO
- Fariĝis konsilanto de reta scienca revuo Teleskopo (revuo) pri medicino
- Lanĉis novan subvenci-sistemon por koreaj junaj esperantistoj
- Laboris kiel helpanto kaj interpretanto inter Junulara Fako de Oomoto kaj Junulara Asocio de Ŭonbulismo
- Partoprenis en la 1-a Junulara Renkontiĝo inter Oomoto kaj Ŭonbulismo, Kameoka, Japanio
- Organizis Someran Junularan Esperanto-Kurskunvenon de KEJ, Daecheon, Korea Respubliko
- Faris korealingvajn subtekstojn de la film-serio "Esperanto estas..."
- Fariĝis estrarano de Universala Ligo Kultura kaj Arta
- Nomumiĝis la plej juna membro de Internacia Rajtigita Ekzamenantaro(IRE) apartenanta al ILEI
- Organizis KEJ-budon en la 40-a Korea Kongreso de Esperanto, Busano, Korea Respubliko
- Partoprenis kaj prelegis en la 27-a Komuna Seminario, Jokohamo, Japanio
<2009>
- Fariĝis faka delegito de UEA (junulara movado)
- Laboris kiel gvidanto de konversacia kurso en Vintra Esperanto-Kurso de Korea Esperanto-Asocio
- Reelektiĝis kiel prezidanto de Korea Esperanto-Junularo por la jaro 2009
- Kunlabore kompletigis statistikojn pri Komuna Seminario
- Kunlabore okupiĝas pri tradukado de La Zamenhof-strato, verkita de Roman Dobrzyński
Premioj
redakti- La 3-a premio en beletra konkurso, organizita de Korea Esperanto-Asocio en 2007
- La Esperanto-stipendio Beomeun de univ. Dankook en 2007
- La 3-a premio en oratora konkurso en la 92-a Universala Kongreso(Jokohamo, Japanio) en 2007, per la temo "Kiel reto ŝanĝas la Esperanto-movadon?"
Verkado / Kompilado / Reviziado / Tradukado
redakti- LEE Chong-Yeong, gvidanto nia (kunredaktita kaj kunverkita)
- Amuze Lernu (kunverkita pri demandoj)
- La Zamenhof-strato (kuntradukata en la korean)
Eksteraj ligiloj
redakti- koncizaj biografiaj informoj pri li en la retejo de TEJO[rompita ligilo]
- Retejo de Korea Esperanto-Junularo Arkivigite je 2015-11-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Intervjuo kun Ĉina Radio Internacia : Speciala programero por la Kristnaska Tago(2007) Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Intervjuo kun Ĉina Radio Internacia : Sportistoj de Korea Respubliko kaj Ĉinio sukcesu!(2008)[rompita ligilo]
- Artikolo en Esperanto aktuell : Vizito en fora oriento(2008)