Sophia Maria Westenholz

Sophia Maria Westenholz (nomita en la naskiĝo Elenore Sophia Maria Fritscher; la 10-an de julio 1759 en Neubrandenburg - la 4-an de oktobro 1838 en Ludwigslust) estis germana komponisto, muzikisto, kantisto kaj muzikedukisto.

Sophia Maria Westenholz
Persona informo
Naskonomo Eleonore Sophia Maria Fritsche
Naskiĝo 10-an de julio 1759 (1759-07-10)
en Neubrandenburg
Morto 4-an de oktobro 1838 (1838-10-04) (79-jaraĝa)
en Ludwigslust
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Carl August Friedrich Westenholz
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • pianisto
vdr

Vivo redakti

Ŝi estis edukita en privilegia familio de la orgenisto Fritscher kaj elspezis plejparto de ŝia vivo en la kortegoj de Schwerin kaj Ludwigslust, ĉefurboj de la Duklando de Mecklenburg-Schwerin. Ekde la aĝo de dek jaroj, ŝi ricevis piano- kaj kantlecionojn sub Johann Wilhelm Hertel (1727-1789) laŭ sugesto de la princo Ludwig de Meklenburgo-Schwerin, en kies kortego ŝi pasigis la plej grandan parton de sia vivo.

Kiam Sophie estis dek-ses jaraĝa, ŝi eniris kiel kantistino en la kortegan kapelon, kaj post kelkaj jaroj ŝi estis akceptita en la kortegan orkestron kiel kantistino kaj pianisto. Je sia 17 jaraĝo Sophie Fritscher geedziĝis kun la kortega direktisto Carl August Friedrich Westenholz (1736-1789), kun kiu ŝi havis ok infanojn, tri el kiuj fariĝis grandaj muzikistoj.

Kariero redakti

Sophie Westenholz prezentiĝis en koncertoj dum dek-du jaroj en Leipzig, Lubeko, Rostock, Kopenhago, Schwerin, Hamburgo, Hannover, Stettin kaj Berlino ricevante grandan aprobon kaj laŭdojn. La komponisto Ernst Wilhelm Wolf dediĉis al ŝi ses sonatojn kaj en la recenzo li skribis: “La stilo de Westenholz estas tiu de la granda Bach en Hamburgo”(1782). Ankaŭ Carl Friedrich Cramer laŭdis ‘la ekvilibran muzikan esprimon de ŝia ludado’.

Krom la reputacio kiel pianisto, Sophie Westenholz ankaŭ iĝis konata pro ludado de la vitroharmoniko. Tiu frot-vitra instrumento evoluigita de Benjamin Franklin en 1761, konsistis el 37 vitraj bovloj de ŝanĝiĝanta dikeco kaj grandeco, en horizontala akso turnita de la ludanto per piedpedalo. Malsekigante la fingrojn per akvo, la ludanto povis produkti ĝis dek notojn aŭ akordojn samtempe. Tiu ĉi muzikilo okupis elstaran pozicion en la historio de muziko, tamen nuntempe estas iom forgesita.

Kiam Sophie vidviniĝis post 30 jaroj da geedzeco, ŝi ricevis la titolon de direktisto en la orkestro de Ludwigslust; ŝi reĝisoris la kortegan muzikon ekde la piano. Malgraŭ la nova posteno ŝi daŭrigis sian karieron kiel kantistino, instruistino kaj pianisto.

La lasta prezentado de Sophie kiel pianisto en Ludwigslust datiĝas la 3-an de marto 1813 kiam ŝi ludis kvarmanan sonaton de Mozart kun sia filo Carl.

Post jaro de ŝia vidviniĝo ŝi komencis komponi, kaj prezentis siajn verkojn en la kortego. De tiam ŝi aktive partoprenis en la komponado de kortega kaj eklezia muziko. Pluraj el ŝiaj verkoj aperis en presaĵoj.

Muzikkritiko redakti

La komponaĵoj de Westenholz estis inspiritaj de la verkoj de Johann Abraham Peter Schulz kaj Johann Friedrich Reichardt.  Reichardt mem priskribis ŝin kiel ‘unu el la plej elstarajn muzikistojn en Eŭropo’.

Malgraŭ ke ŝi pensiiĝis je la aĝo de 62, ŝi daŭre prezentiĝis kiel kortega kantistino ĝis sia morto.

Ŝi verkis kanzonojn kiuj montras kiel ŝi maksimumigis siajn disponeblajn rimedojn por komponi artmuzikon en kantoformo.

Laŭ Sharon Shafer, estas grave inkludi la kanzonojn de Westenholz en iu historia diskuto pri ‘lied’ (kanzonoj) pro iliaj "viglaj harmonioj, varia frazo, kaj lirikaj melodioj".

MH Stucky en sia studo pri la muziko de Sophie Maria diras:  “Westenholz komponis en malsamaj stiloj kaj kun variaj influoj”… “Ŝia evoluo de la strofa formo pliigante ĝian rolon, la idioma skribo por piano, la lerta uzo de la dinamiko, la progresinta harmonia lingvo, kaj la esprimplena kaj virtuoza melodia skribo, montras la transirajn Lied-tendencojn de la malfrua 18-a ĝis 19-a jarcentoj.”… “ŝiaj komponaĵoj ne estas malpli esprimplenaj ol tiuj de ŝiaj pli famaj kolegoj, Beethoven, MozartSchubert.

Fonto redakti

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 101 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaĵoj redakti

Westenholz tiris inspiron de la verkoj de Johann Abraham Peter Schulz kaj Johann Friedrich Reichardt kaj skribis kantojn en ambaŭ strofa kaj folklora-kantstilo.[1]

Ŝiaj verkoj inkluzivas:

Lieder kun senornamataj melodioj:

  • Das Grab
  • Die Erscheinung
  • Frühlingsreigen
  • Meine Wünsche

Lieder kun ornamataj melodioj:

  • Das Glücke der Liebe
  • Huldigung
  • Lied der Liebe

Lieder kiuj reprezentas la fruan romantikan stilon:

  • Morgenlied
  • Weine nicht, es ist vergebens
  • Trost der Hoffnung
  • Der Bund[2][3]

Referencoj redakti

  1. Sadie, Julie Anne; Samuel, Rhian (1994). The Norton/Grove dictionary of women composers {{{Titolo}}}. ISBN 9780393034875.
  2. Arnold, Elizabeth Packard (2006). (1759-1838):A MUSICO-POETIC ANALYSIS OF SELECTED LIEDER AND HER POSITION IN THE HISTORY OF THE CLASSIC LIED. Arkivita el la originalo je 2012-03-16. Alirita 2010-09-30.
  3. Sophia Maria Westenholz, née Fritscher (1759 - 1838) - Vocal Texts and Translations at the LiederNet Archive. Alirita 2019-12-16.