Meycauayan: Malsamoj inter versioj
urbego |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 12:37, 26 aŭg. 2020
Meycauayan, - tagaloge Lungsod ng Meycauayan - estas komponenta kaj kvaraklasa urbego en Filipinoj, en Luzono, en regiono Centra Luzono, en Bulakano. La loknomo signifas laŭ loka lingvo: "kun bambuo", pli frue la loknomo estis "Mecabayan."
Meycauayan | |||
---|---|---|---|
component city • urbego | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3020 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 225 673 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 7 030 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 14° 44′ N, 120° 57′ O (mapo)14.733333333333120.95Koordinatoj: 14° 44′ N, 120° 57′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 20 m [+] | ||
Areo | 32,1 km² (3 210 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Meycauayan [+] | |||
Geografio
Meycauayan situas sur la marborda ebenaĵo proksime al golfo [1]. Valenzuela (Filipinoj) troviĝas 7, Kezonurbo 11, Kalookano 12, ĉefurbo Manilo 20, provinca ĉefurbo Malolos 23 kilometrojn (aere) [2].
Historio
Franciskanoj fondis tie vilaĝon en 1578 kaj la indiĝenoj komencis kristaniĝi. Nur en 1668 konstruiĝis stabila preĝejo, en la sekvaj jardekoj Meycauayan estis granda municipo en la regiono. Dominado de hispanoj finiĝis en 1898, post kelkaj jaroj dominado de Usono komenciĝis, fine dum la 2-a mondmilito inter 1942-1945 japana dominado okazis. En 1949 granda incendio okazis en la merkato. Meycauayan atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la 1980-aj jaroj, pli poste en 2001 ĝi ricevis la titolon komponenta urbo, kiun la baloto rifuzis. En 2006 Meycauayan iĝis grandurbo laŭ la filipina klasifikado.
Fontoj
- WikiTrans