Ágnes HELLER [Agneŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Heller Ágnes estis hungara filozofo, esteto, profesoro, instruisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1995). Ŝia edzo estis filozofo István Hermann.

Ágnes Heller
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1929 (1929-05-12)
en Budapeŝto
Morto 19-an de julio 2019 (2019-07-19) (90-jaraĝa)
en Balatonalmádi
Mortokialo drono
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Edz(in)o István Hermann • Ferenc Fehér
Okupo
Okupo filozofo • universitata instruisto • sociologo • eseisto • disidento • aesthetician
vdr
Ágnes Heller

Ágnes Heller [1] naskiĝis la 12-an de majo 1929 en Budapeŝto, ŝi mortis la 19-an de julio 2019 en Balatonalmádi.

Biografio redakti

Ágnes Heller devenis el juda familio. Ŝi studis en Scienca Universitato Loránd Eötvös inter 1947-1951, poste ŝi kunlaboris kun György Lukács. Pro politikaj vidpunktoj ili estis forigitaj el la universitato en 1958, tial ŝi poste instruis en mezlernejo. Inter 19631973 ŝi laboris en filio de MTA. En 1968 ŝi doktoriĝis. En 1977 ŝi forlasis la landon, ĉar ŝi ne sentis sin libera. Ŝi instruis en universitatoj de Berlino, Melbourne, Torino, São Paulo, Novjorko. Ekde 1990 ŝi jam instruis en Scienca Universitato de Szeged, poste en Budapeŝto. En 1999 ŝi pensiuliĝis, tamen ŝi daŭre instruis plu. Ŝi ricevis eksterlandajn kaj hungarajn premiojn inter 1981-2012.

Verkaro (elekto) redakti

  • A reneszánsz ember (La renesanca homo), (1967)
  • Az ösztönök. Az érzelmek elmélete (1978)
  • Leibniz egzisztenciális metafizikája (1995)
  • New York-nosztalgia (2008)
  • Reconstructing aesthetics (1986)
  • A philosophy of morals (1990)

Fontoj redakti