Ákos Navratil [Akoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Navratil Ákos estis hungara ekonomikisto, juristo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1939). Lia nobela antaŭnomo estis szalóki. Lia patro estis Imre Navratil.

Ákos Navratil
Persona informo
Naskiĝo 20-an de majo 1875 (1875-05-20)
en Budapeŝto
Morto 29-an de februaro 1952 (1952-02-29) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Piarista Gimnazio de Budapeŝto • Universitato Eötvös Loránd
Memorigilo Ákos Navratil
Familio
Patro Imre Navratil
Okupo
Okupo ekonomikisto
vdr
Memortabulo pri Ákos Navratil

Ákos Navratil [1] naskiĝis la 20-an de majo 1875 en Budapeŝto. Li mortis la 29-an de februaro 1952 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ákos Navratil frekventis universitatojn en Budapeŝto kaj Berlino. En 1904 li ekinstruis en Reĝa Jura Akademio (Kassa). Post unu jaro li komencis instrui en Universitato Kolozsvár, poste inter 1918-1948 li instruis en Universitato de Budapeŝto, kie li estis katedrestro, dufoje dekano en 1941 rektoro. En 1948 li trude pensiuliĝis. Li ricevis premion en 1942.

Verkaro (elekto) redakti

  • Adam Smith rendszere és ennek bölcseleti alapja (1898)
  • Gazdaságtani és pénzügytani jegyzetek (Ekonomiaj kaj financaj notoj), (1906)
  • Arnold Toynbee: Anglia gazdasági forradalma a XVIII. században - tradukaĵo en 1908
  • A járadék fogalma (1914)
  • Régi igazságok és új elméletek a közgazdaságtanban (1928)
  • Rentenprinzip und Grundrente: Zum Streit über die Singularität der Grundrente (1933)
  • Irányító szempontok a közgadaságtanban (1942)
  • Navratil Ákos művei (Verkoj de Ákos Navratil), (1989)

Fontoj redakti