Adam MICHNIK [adam miĥnik] (juda nomo: Aaron Szechter) (naskiĝis la 17-an de oktobro 1946 en Varsovio) estas pola ĵurnalisto, ĉefredaktoro de Gazeta Wyborcza [gazeta viborĉa] (esperante Elekta gazeto). Dum la jaroj 1968 - 1989 li organizis malleĝan demokratan movadon en Pollando. Li kunlaboris kun Komitet Obrony Robotników (komitato por la defendo de la laboristoj) kaj estis konsilanto en sindikato Solidareco (NSZZ "Solidarność").

Adam Michnik
Adam Michnik (2018)
Adam Michnik (2018)
Persona informo
Adam Michnik
Naskiĝo 17-an de oktobro 1946 (1946-10-17) (77-jaraĝa)
en Varsovio
Etno judoj vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de VarsovioUniversitato Adam Mickiewicz en Poznano • Stefan Batory Gymnasium and Lyceum • Juliusz Słowacki Lyceum in Warsaw vd
Partio Citizens' Movement for Democratic Action • Solidarity Citizens' Committee • Citizens Parliamentary Party • Democratic Union vd
Subskribo Adam Michnik
Familio
Patro Ozjasz Szechter vd
Patrino Helena Michnik vd
Gefratoj Stefan Michnik vd
Infanoj Antoni Zbigniew Michnik vd
Parencoj Szymon Szechter vd
Profesio
Alia nomo Andrzej Jagodziński • Andrzej Zagozda vd
Okupo ĵurnalistoverkisto • sindikatisto • historiistopolitikistodisidento vd
Laborkampo historioĵurnalismo vd
Verkado
Verkoj The Church and the Left the Polish Dialogue ❦
Your President – our Prime Minister vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Adam Michnik
Adam Michnik, (2012)
Adam Michnik (1991)
Adam Michnik en Lublino (2011)

Biografio redakti

Familio redakti

Li naskiĝis kiel filo de antaŭmilitaj komunistaj agantoj jud-devenaj - Ojzasz Szechter kaj Helena Michnik kiuj ne estis geedza paro sed ili estis kiel partneroj; liaj duonfratoj (de la sama patrino) estas Stefan Michnik (naskiĝis la 28-an de septembro 1929 en Drohobiĉ) – kapitano de Popola Pola Armeo, akuzita pri stalinistaj krimoj, juĝisto kaj advokato, komunista aktivulo, informanto kaj kontraŭspiona rezidanto de Militista Informado, pro la akuzo li fuĝis al Svedio, kie li vivas ĝis nun. De aŭgusto 2007 Instituto pri Nacia Memoro konsideris konkludon pri lia ekstradicio. Februare 2010 Armea Garnizona Juĝejo en Varsovio eldonis ordonon pri aresto, surbaze de kiu oktobre estis eldonita Eŭropa Arestordono. Novembre 2010 juĝejo en Upsalo rifuzis transdonon de Stefan Michnik al Pollando klarigante, ke la faroj, kiuj estas riproĉotaj al li en Pollando, kaj listigitaj en la eŭropa arestordono, lume de juro valida en Svedio, fortempiĝis. La 8an de novembro 2018 Armea Garnizona Juĝejo en Varsovio eldonis jam la duan fojon la ordonon pri aresto, surbaze de kiu novembre estis eldonita Eŭropa Arestordono lige kun la 30 krimoj, kiujn Stefan Michnik dum la jaroj 1952-53 krimis kontraŭ demokratia opozicio kaj la Pola Partizana Ŝtato. Temas pri liaj maljustaj verdiktoj pri mortpuno.[1]

La dua duonfrato estas ne plu vivanta Jerzy Michnik. Liaj ĉiuj ge-avoj mortis en Holokaŭsto. Adam Michnik havas filon Antoni. Lia onklo (tio estas frato de lia patro) estis skribisto kaj historiisto Szymon Szechter.

Distingoj redakti

Distingita per la franca ordeno de Honora Legio kaj pola Ordeno de la Blanka Aglo.

Referencoj redakti

  1.