Albligen estis ĝis la 31-a de decembro 2010 komunumo de la distrikto Schwarzenburg kaj ek de la 1-a de januaro 2010 de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Kun efiko de la 1-a de januaro 2012 Albligen estis kunigita kun la komunumo Wahlern al la nova komunumo Schwarzenburg. Ĝi havis 465 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Albligen
Blazono de Albligen
Blazono de Albligen
Blazono de Albligen
Preĝejo de Albligen
Preĝejo de Albligen
Preĝejo de Albligen
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Berno
Komunumo(j) Schwarzenburg
Koordinatoj  46° 51′ 0″ N 7° 19′ 0″ O / 46.85000 °N, 7.31667 °O / 46.85000; 7.31667 (mapo)Koordinatoj: 46° 51′ 0″ N 7° 19′ 0″ O / 46.85000 °N, 7.31667 °O / 46.85000; 7.31667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 465
Areo 4,28 km²
Alteco 699 m super marnivelo
Poŝtkodo 3183
Mapo de Albligen
Mapo de Albligen
Mapo de Albligen
vdr

Geografio redakti

Albligen situas kiel sola komunumo de la distrikto Schwarzenburg okcidente de la rivero Sense, kiu formas en oriento la limon inter Albligen kaj la najbara komunumo Wahlern. La aliaj du najbarkomunumoj de Albligen situas ambaŭ en Kantono Friburgo, nome Ueberstorf kaj Heitenried.

Albligen konsistas krom el la vilaĝo Albligen mem el la vilaĝetoj kaj setlejoj Harris, Wallismatt kaj Änetmoos.

Trafiko redakti

Albligen situas ĉe la ĉefstrato de Schwarzenburg al Flamatt. Per poŝtaŭtolinio sur ĉi-tiu strato la komunumo estas ligita al la publika trafikreto de Svislando.

Historio redakti

En la municipo Harris estis trovitaj restaĵoj de romia setlejo.

La unua dokumenta mencio de Albligen datiĝas el la jaro 1148 sub la nomo Albenon. En la jaro 1423 Albligen fariĝis kiel parto de la ĝis tiam savoja regnejo Grasburg komuna posedaĵo de la urboj Berno kaj Friburgo. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Albligen fariĝis komunumo de Kantono Berno.

La 18-an de novembro 2008 la loĝantaro de Albligen decidis eknegoci kun la najbara komunumo Wahlern pri eventuala kuniĝo de la du komunumoj.

Eksteraj ligiloj redakti