La Blankakola turdo (Turdus albicollis) estas birdospecio membro de la familio de Turdedoj en arbaroj de Sudameriko. La taksonomio estas eventuale konfuza, kaj ĝi foje inkludas la membrojn de la grupo Turdus assimilis kiel subspecio, en kiu kazo la "kombinata specio" estus menciata kiel Blankagorĝa turdo (nomo limigita el T. assimilis kiam ambaŭ estas disigitaj). Male tiu specio povas esti disigita en 2 specioj, la Rufflanka turdo (T. albicollis) kaj la Grizflanka turdo (T. phaeopygos).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankakola turdo
Blankakola turdo
Blankakola turdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Turdus
Specio: T. albicollis'
Turdus albicollis
(Vieillot, 1816)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Tiu Turdo estas 20½-26 cm longa kaj pezas 40-77 g.[1] La supraj partoj estas malhelbrunaj, pli malhela aŭ griza ĉe la okula regiono. La gorĝo estas blanka kun densaj malhelaj strioj, escepte ĉe la plej suba parto, kio faras kvazaŭ blankan duonlunon sub la malhelstria blanka gorĝo. Tio pravigas la monojn kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie albicollis signifas precize "kun blanka kolo". La subpugo kaj centra ventro estas blankecaj, kaj la brusto estas griza ofte nuanca je bruna. La membroj de la nomiga grupo havas rimarkindajn ruĝecajn flankojn, kaj la beko estas flava kun malhela supra bordo. La flankoj estas pli palaj kaj pli ruĝecbrunaj en la subspecio crotopezus, kiu krome havas la tutan supran makzelon malhelan. La membroj de la grupo phaeopygos malhavas kontrastajn ruĝec- aŭ ruĝecbrunajn flankojn, kaj havas bekojn kiuj estas preskaŭ entute malhelaj. Ĉiuj subspecioj havas rozbrunajn gambojn kaj ruĝecan aŭ flavan okulringon.[1] Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli senkoloraj, kun malforta oranĝa punktado supre, kaj brunecan punktadon sube.[2]

La kanto estas relative muzika, ofte tro monotona[3] tuiu, tuiu. La alvoko estas distinga vuk, dum la alarmalvoko estas akra jjig-vig-vig.[1]

Distribuado kaj habitato redakti

La nomiga grupo (inklude subspeciojn paraguayensis kaj crotopezus) loĝas en orienta Brazilo, malproksima norda Urugvajo, orienta Paragvajo kaj malproksima nordorienta Argentino. La grupo phaeopygos (inklude subspeciojn phaopygoides, spodiolaemus kaj contemptus) troviĝas ĉefe en la Amazona Baseno, sed kun populacioj etendaj laŭlonge de la orientaj deklivoj de Andoj tiom suden kiom ĝis nordorienta Argentino, kaj tiom norden kiom ĝis okcidenta Venezuelo, kun etendoj laŭlonge de la Marborda Teritorio, la regiono ĉirkaŭ Serranía del Perijá kaj Sierra Nevada de Santa Marta en Kolombio kaj la insuloj de Trinidado kaj Tobago.[1][3]

Ambaŭ grupoj estas ĉefe asociaj kun humidaj arbaroj. Ĉe la nomiga grupo, ĉefe ĉe la Atlantika Arbaro en Brazilo, kaj ĉe la grupo phaeopygos, ĉefe ĉe la Amazona pluvarbaro aŭ humidaj arbaroj ĉe montoj. Ĝi rare foriras el kovra arbaro.[1]

Kutimaro redakti

La Blankakola turdo manĝas ĉefe sur aŭ ĉe grundo senvertebrulojn. Ili manĝas ankaŭ iom da frukto kaj beroj.[1] Ili regule sekvas armeformikojn, sed ne aliĝas al miksita kunmanĝantaro.[3] En plej parto de sia teritorio, kaj ĉefe en Amazonio, ĝi estas timda specio, pli aŭdata il vidata, sed en Trinidado kaj partoj de sudorienta Brazilo ili povas esti malpli timidaj.

La nesto estas kovrita tasforma nesto el bastonetoj lokita malalte (je 1–9 m[1]) en arbo aŭ arbusto. La ino demetas 2 al 3 ruĝpunktitajn verdabluajn ovojn kiuj estas kovataj de la ino sola dum 12-13 tagoj.

Taksonomio redakti

T. albicollis foje inkludas la membrojn de la grupo T. assimilis kiel subspecio, en kiu kazo la tiele "kombinata specio" estas menciata kiel Blankagorĝa turdo (nomo limigita al T. assimilis kiam ambaŭ estas disigitaj). Publikita pruvaro subtenanta tiun traktadon estas malforta, sed plej parto de ĵusaj fakuloj sekvas la disigon.[4]

Male, oni sugestis, ke la nomiga grupo kaj la grupo phaeopygos de la T. albicollis povus esti konsiderataj kiel separataj specioj, sed la voĉoj de ambaŭ estas similaj, kaj la subspecio crotopezus el la nomiga grupo alproksimiĝus al membroj de la grupo phaeopygos kaj en plumaro kaj en kolorbeko.[5] Se ambaŭ grupoj estas disigitaj, la komuna nomo Ruĝecflanka turdo estis sugestita por T. albicollis, kun la T. phaeopygos rehavante la komunan nomon Blankakola turdo aŭ renome Grizflanka turdo.[1][5]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 Collar (2005)
  2. Restall et al. (2006)
  3. 3,0 3,1 3,2 Hilty (2003)
  4. Remsen et al. (2008)
  5. 5,0 5,1 Ridgely & Greenfield (1989)

Referencoj redakti

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 51637, Turdus albicollis, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga
  • Clement, Peter & Hathaway, Ren (2000): Thrushes. Helm Identification Guides, London. ISBN 0-7136-3940-7
  • Collar, N. J. (2005). White-throated Thrush (Turdus albicollis). Pp. 663 in: del Hoyo, J.; Elliott, A.; & Christie, D. A. eds. (2005). Handbook of the Birds of the World. Vol. 10. Cuckoo-shrikes to Thrushes. Lynx Edicion, Barcelona. ISBN 84-87334-72-5
  • Richard; O'Neill, John Patton & Eckelberry, Don R. (1991): A guide to the birds of Trinidad and Tobago (2nd edition). Comstock Publishing, Ithaca, N.Y.. ISBN 0-8014-9792-2
  • Greeney, Harold F.; Gelis, Rudolphe A. & White, Richard (2004): Notes on breeding birds from an Ecuadorian lowland forest. Bulletin of the British Ornithologists' Club' 124(1): 28-37. PDF plena teksto Arkivigite je 2008-07-25 per la retarkivo Wayback Machine
  • Hilty, Steven L. (2003): Birds of Venezuela. Helm Identification Guides, London. ISBN 0-7136-6418-5
  • Remsen, J. V., Jr.; Cadena, C. D.; Jaramillo, A.; Nores, M.; Pacheco, J. F.; Robbins, M. B.; Schulenberg, T. S.; Stiles, F. G.; Stotz, D. F.; & Zimmer, K. J. (2008). A classification of the bird species of South America. Arkivigite je 2009-03-02 per la retarkivo Wayback Machine American Ornithologists' Union. Accessed 2008-08-07
  • Restall, Robin L.; Rodner, C. & Lentino, M. (2006): Birds of Northern South America. Helm Identification Guides, London. ISBN 0-7136-7243-9 (vol. 1). ISBN 0-7136-7242-0 (vol. 2).
  • Ridgely, R. S.; & Tudor, G. (1989): The Birds of South America - The Oscine Passerines (vol. 1). Oxford University Press, Oxford. ISBN 0-19-857217-4

Eksteraj ligiloj redakti