Bogumil GOLTZ (naskiĝinta la 20-an de marto 1801 en Varsovio, mortinta la 12-an de novembro 1870 en Toruń) estis germana verkisto satira-pedagogia.

Bogumil Goltz
Persona informo
Naskonomo Bogumil Goltz
Naskiĝo 20-an de marto 1801 (1801-03-20)
en Varsovio
Morto 12-an de novembro 1870 (1870-11-12) (69-jaraĝa)
en Toruń
Lingvoj germana vd
Alma mater Universitato de Vroclavo vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Laborkampo humorous literature • satirical literature • filozofio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Estante filo de prusa administracia oficialulo kaj direktoro de la urba tribunalo, li forlasis la gepatran domon en la aĝo de nur 7 jaroj. Li ekloĝis ĉe amikino de la familio en Kenigsbergo kaj edukitis ĉe gimnazioj de Kwidzyn kaj Kenigsbergo. Inter 1817 kaj 1821 li trejniĝis agrikulturisto en la ĉirkaŭaĵoj de Toruń antaŭ frekventi ĉe la universitato de Vroclavo prelegojn filozofiajn, filologiajn, teologiajn. Pro patra instigo li interrompis la studojn kaj ekkamparanis ĉe la familia bieno Lissowo situanta en la proksimeco de Toruń; post la mallonge pli malfrue okazinta morto patra li iĝis heredo de ĉio. Tamen li ne sukcesis vere kamparane kaj devis fine eĉ vendi la bienon. Poste li prunteprenis diversajn bienojn polajn respektive prusajn, denove sen vera sukceso. En 1830 li ekloĝis tre malriĉiĝinte en la urbeto Golub. Ŝokite fare de la eturba filistreco de la urbetanoj [1] li radike ŝanĝis la ĝistiaman vivostilon, iĝis verkisto kaj ekloĝis en 1847 en Toruń.

La lastajn jardekojn de la vivo li okupiĝis ekskluzive pri literaturaj laboroj. Laŭ la tiamaj mezuroj li entreprenis multe da vojaĝoj tra Germanlando, Franclando, Britio, Italujo, Egipto. Dum la rondvojaĝadoj en Germanujo li regule prelegis pri temoj pritraktataj enverkare.

Graveco redakti

En ĉiuj siaj verkoj li montriĝis kiel strangulo. Kiel Jean-Jacques Rousseau li batalis kontraŭ tro fajna, malnaturigita kulturo klopodante reformi edukadon kaj redoni novan spiritan senton al la homaro. Katenite en tiaj pensoj li eĉ ne timis apliki akregan cinikon en la libroj. Ĉar kvalito literatura ne malofte manketis, kelkaj liaj verkoj simple maldigesteblas. Malhelpas fluan legadon ankaŭ la ofta amaso da ideoj. Elstare li sukcesis pentri eĉ la plej malgrandajn detalojn ĉerpante el la vera vivo kaj favorante patriarkecon. Ne malŝatis li respondojn malĝentilajn kaj spontaneajn kontraŭ liaj atakoj.

Lia aŭtobiografio (1801-12) kun la titolo Kindheit in Warschau und Königsberg noveldonitis en 1992 fare de Marek Zybura (ISBN 3-87584-397-5).

Verkoj redakti

  • Buch der Kindheit (Frankfurt 1847, 4a eld.)
  • Deutsche Entartung in der lichtfreundlichen und modernen Lebensart (Frankfurt. 1847)
  • Das Menschendasein in seinen weltewigen Zügen und Zeichen (Frankfurt 1850, 2 vol; 2a eld., Berlin 1867)
  • Ein Kleinstädter in Ägypten (Berlin 1853, 3a eld. 1877)
  • Der Mensch und die Leute (Berlin 1858, 5 kajeroj)
  • Zur Naturgeschichte und Charakteristik der Frauen (Berlin 1858, 5a eld. 1874)
  • Zur Physiognomie und Charakteristik des Volkes (Berlin 1859)
  • Die Deutschen, ethnographische Studien (Berlin 1860, 2 vol; 2a eld. sub jena titolo: Zur Geschichte und Charakteristik des deutschen Genius, 1864)
  • Typen der Gesellschaft (Berlin 1860, 2 vol; 4a eld. 1867)
  • Feigenblätter, eine Umgangsphilosophie (Berlin 1862–64, 3 vol
  • Die Bildung und die Gebildeten (Berlin 1864, 2a eld. 1867)
  • Die Weltklugheit und die Lebensweisheit mit ihren korrespondierenden Studien (Berlin 1869, 2 vol)
  • Vorlesungen (Berlin 1869, 2 vol)

Honoroj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Verlag Velhagen & Klasing: Sammlung pädagogischer Schriftsteller Nr. 14, p. 150

Literaturo redakti

  • Dr. Adolf Sellmann: Zur Kinderpsychologie. Aufsätze aus der Literatur der Kinderpsychologie, Velhagen & Klasing, Bielefeld und Leipzig 1913.
  • Theodor Kuttenkeuler: Bogumil Goltz. Leben und Werke, Diss., Leipzig 1913 (erweiterte Ausgabe hrsg. v. Coppernicus-Verein für Wissenschaft und Kunst zu Thorn: Danzig 1913).
  • Alice Randzio: Das Kindheitsproblem bei Bogumil Goltz. Kopal & Schulz, Königsberg 1931 (Dissertation).
  • Rudolf Trenkel: Bogumil Goltz, einem genialen Weichsel-Preussen zum Gedenken. Hamburg 1978.
  • Weronika Jaworska: Der Thorner Schriftsteller Bogumil Goltz im Spiegel seiner Lebenserinnerungen. Uniwersytet Mikołaja Kopernika, Toruń 1986 (Habilitationsschrift).
  • Marek Zybura: Bogumil Goltz’ Kindheit in Warschau und Königsberg. In: Marek Zybura: Querdenker, Vermittler, Grenzüberschreiter. Dresden 2007.
  • Dieter Borchmeyer: Was ist deutsch? Die Suche einer Nation nach sich selbst. Berlin 2017, p. 170–177.

Eksteraj ligiloj redakti