Cserkeszőlő (ĉerkesolo) estas kuracbanloko kaj juna vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en meza Hungario en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en subregiono de Kunszentmárton. Szőlő signifas hungare vinbero, la kreskaĵo estas ĉi tie ofta.

Cserkeszőlő
Cserkeszőlő el la supro
Cserkeszőlő el la supro
Cserkeszőlő el la supro
vilaĝo en Hungario

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5465
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 112  (2023) [+]
Loĝdenso 69 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 52′ N, 20° 11′ O (mapo)46.86666666666720.183333333333Koordinatoj: 46° 52′ N, 20° 11′ O (mapo) [+]
Areo 30,7 km² (3 070 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Cserkeszőlő (Hungario)
Cserkeszőlő (Hungario)
DEC
Cserkeszőlő
Cserkeszőlő
Situo de Cserkeszőlő

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cserkeszőlő [+]
vdr
Cserkeszőlő
Kampoj de Cserkeszőlő

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Cserkeszőlő situas en angulo (duoninsulo), kiun formas Tiso kaj la enverŝa Körös, tamen iom for de ambaŭ riveroj, ĝuste en mezo. La vilaĝo havas flankan vojon sed ne havas fervojon. Proksime estas pontoj tra la riveroj.

Historio redakti

Dum la historio tiu ĉi parto apartenis al Tiszakürt kaj en 1952 iĝis memstara vilaĝo. En 1938 oni serĉis oleon kaj trovis termalan akvon. Pro la kuracbanejo la vilaĝo estas konata tutlande. Temperaturo de la akvo estas 82 C kaj havas alkalan kloridon kaj hidrogentrioksinkarbonaton. Ankaŭ oni profitas la mineralakvon nomatan "Cserke kincse" (=trezoro de Cserke).