Dénes Bartha [dEneŝ barta], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bartha Dénes estis hungara historiisto pri muziko, profesoro, membro (korespondanta en 1990) de Hungara Scienca Akademio. Lia nobela antaŭnomo estis nagyőri, lia nepo estis Klára Kolonits.

Dénes Bartha
Memortabulo pri Dénes Bartha
Memortabulo pri Dénes Bartha
Persona informo
Naskiĝo 2-an de oktobro 1908 (1908-10-02)
en Budapeŝto
Morto 7-an de septembro 1993 (1993-09-07) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Dénes Bartha
Okupo
Okupo muzikologo • universitata instruisto
vdr

Dénes Bartha [1] naskiĝis la 2-an de oktobro 1908 en Budapeŝto. Li mortis la 7-an de septembro 1993 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Dénes Bartha frekventis universitaton en Berlino, kie li ricevis diplomojn en 1930 kaj 1935. Li laboris inter 1930-1942 en Tutlanda Biblioteko Széchényi, krome li instruis en Muzikakademio Franz Liszt inter 1935-1941. Li instruis ankaŭ en Universitato Pázmány Péter inter 1935-1951. Post la 2-a mondmilito li instruis en la Muzikakademio ĝis 1979, kie li estis ekde 1952. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1952, li doktoriĝis en 1958 antaŭ la akademio. Li partoprenis en la Hungara revolucio de 1956. Li estis gastoprofesoro kelkfoje en Usono. Li ricevis 4 premiojn inter 1961-1988.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A jánoshidai avarkori kettőssíp (Duobla fajfilo de la avaroj en Jánoshida). (1934 (ankaŭ germane))
  • Magyar zenekultúra a török hódoltság korában (Hungara muzika kulturo dum dominado de la turkoj), (1941)
  • A zenetörténet antológiája (Antologio de la muzikhistorio), (1948, 1974, 1986)
  • Beethoven kilenc szimfóniája (Naŭ simfonioj de Beethoven), (1956, 1975)
  • Zenei Lexikon (Muzika leksikono), (1965)- ĉefredaktoro

Elektitaj disĉiploj redakti

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj redakti