Dawid Rubinowicz

pola verkisto

Dawid Rubinowicz (naskiĝis la 27-an de julio 1927 en Kielce, murdita la 22-an de septembro 1942 en Treblinka) – juda knabo, aŭtoro de memoraĵoj pri germanaj reprezalioj de judoj dum la dua mondmilito.

Dawid Rubinowicz
Persona informo
Dawid Rubinowicz
Naskiĝo 27-an de julio 1927 (1927-07-27)
en Bodzentyn
Morto 22-an de septembro 1942 (1942-09-22) (15-jaraĝa)
en Treblinka
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dawid estis filo de Josek kaj Tauba – liaj gepatroj havis laktejon en vilaĝo Krajno (distrikto Kielce). Dum la milito estis translokigitaj al geto en Bodzentyn, kaj de tie septembre 1942 forpelitaj al fervoja stacio en Suchedniów. La 21-an de septembro 1942 forveturigitaj al germana ekstermejo en Treblinka.

Taglibroj de Rubinowicz estis verkitaj per simpla lingvo en kvin lernejaj kajeroj de marto 1940 ĝis junulio 1942, kaj bildigas simplan infanecon rompatan de okupado kaj germanaj persekutoj. Retrovitaj post la milito estis publikigitaj en pluraj landoj de la mondo (pollingvaj eldonoj en 1960 kaj 1987). Dawid en la aĝo de 15 jaroj mortis en gas-kamero. Fine de liaj memoraĵoj estas frazo Pluaj sortoj de Dawid Rubinowicz estas nekonataj. La lasta enskribo datiĝas: 22-a de septembro 1942.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti