Distrikto Biłgoraj

distrikto en Pollando

Distrikto Biłgoraj - pole powiat biłgorajski - estas distrikto en la provinco (historie vojevodio) Lublinio de Pollando. Distrikta centro estas la urbo Biłgoraj. Fine de 2019 en la distrikto vivis 100 919 loĝantoj.

Distrikto Biłgoraj
Pola nomo powiat biłgorajski
Flago Blazono
Situo en regiono
Mapo
Distrikto
Provinco Lublinio
Ĉefurbo Biłgoraj
Kvanto de komunumoj:
    urbaj 1
    urbo-kampaj 3
    kampaj 10
Urbeco 32,79
Areo 1677,79 km2
Loĝantaro 100 919 (en 2019)
Loĝdenso 62,28/km2
Aŭtokodo LBL
TERYT 3.06.08.02.00.0
Estro Andrzej Szarlip
Adreso de estraro ul. T. Kościuszki 87
Poŝtkodo de estraro 23-400
Telefono de estraro 84 686-36-36
Fakso de estraro 84 686-06-67
Retpaĝaro de distrikto http://www.bilgorajski.pl/
vdr

Dua Mondmilito redakti

Laŭ pakto Ribbentrop-Molotov Biłgoraj-regiono kun la pola teritorio orienten de Vistulo kaj San devus aparteni al Sovetunio. Efektive, la 28-an de novembro 1939 la urbon kun ĉirkaŭaĵoj okupis Ruĝa Armeo, tamen sekve de ŝanĝo de decidoj inter okupantoj forlasis ĝin post malpli ol du semajnoj.

13.10.1942: Germana polico parte bruligis Potok Górny kaj murdis 10 personojn

28.11.1942: Krimo kontraŭ la homaro: kadre de Generalplan Ost, nokte de la 27-a/28-a de novembro, el la regiono de Zamość germanoj komencis amasan deportadon de poloj el la distriktoj: Biłgorajski, Hrubieszowski, Tomaszowski kaj Zamojski

28.12.1942: Germana polico pafmortigis en Majdan Nowy 7 personojn kaj bruligis 10 bienojn

19.11.1943: Germana polico pafmortigis en Dąbrówka 9 personojn

Eksteraj ligiloj redakti

 
Biłgoraj