Dua Kabineto Gyurcsány

Dua Kabineto Gyurcsány [djurĉAnj] estis la sepa dupartia (fine minoritata) registaro depost fino de la socialismo. Tiu kabineto gvidis la landon Hungario inter 2006 kaj 2009.

Dua Kabineto Gyurcsány
registaro de Hungario • kabineto
Jurisdikcio Hungario
Lando Hungario
Dum 9-a de junio 2006 - 14-a de aprilo 2009
Antaŭulo Unua Kabineto Gyurcsány
Sekvanto Kabineto Bajnai
vdr
Ĉefministro Ferenc Gyurcsány en 2006

Historio redakti

En 2006 Hungara Socialista Partio denove venkis en la tutlandaj parlamentaj balotoj, tial denove Ferenc Gyurcsány kreis registaron. En 2007 Hungario sukcese aliĝis al Traktato de Schengen. La unua krizo anonciĝis jam pli frue en 2006. Sekreta parolado de Gyurcsány publikiĝis, kiu pro la enhavo kaj blasfemaĵoj kaŭzis surstratajn tumultojn. La sekva krizo aperis en 2008. La ĉefministro volis plibonigi la sanservon, tial li enkondukis kvazaŭ enirbileton en kuracejoj kaj hospitaloj. La opozicio sukcese kontraŭstaris helpe de referendumo, ja ĉiuj respondas ne, se estas demando: Ĉu vi volas aparte pagi dum vizito de kuracisto? Post la referendumo la alia malgranda partio forlasis la registaron, Dua Kabineto Gyurcsány poste laboris en stato minoritata kabineto. En 2009 estiĝis monda financa krizo, tio forbalais la minoritatan kabineton. La parlamento elektis urĝe Kabineton Bajnai, kiu ne ligiĝis al la socialistoj, tamen la parlamentanoj apogis la kabineton.

Listo de membroj redakti

Fontoj redakti