Duka
Duka estas malgranda vilaĝeto en Hungario en la regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Celldömölk. La loknomo greke kaj slave signifas prefekto.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 15 km²
- Loĝantaro: 270
- Poŝtkodo: 9556
- Telefonprefikso: 95
- Koordinatoj: 47°07′30″N 17°06'41″E
Situo redakti
La vilaĝo situas ĉe vojkruciĝo de ĉefvojoj Sopron-Balatono kaj Veszprém-Szombathely. Celldömölk troviĝas 18, Sárvár 24, Sümeg kaj Zalaegerszeg po 25 km-ojn.
Historio redakti
La unua mencio devenis el 1290 laŭ tiama hungara ortografio "Dwka". La vilaĝo ne senhomiĝis dum la kontraŭturkaj militoj. En Duka migra poŝto servas.
Famuloj redakti
En Duka naskiĝis poetino Judit Dukai Takách kaj juristo-juĝisto György Zádor.
Vidindaĵoj redakti
La komunumo havas romkatolikan preĝejon omaĝe al Dipatrino (Virgulina Maria). En la vilaĝo naskiĝis kaj estas eltombigita la pli frue menciita poetino Judit Dukai Takách.